Urbodomo de Lübeck: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita ŝablono (Referencoj), Commonscat el Vikidatumoj, pli bona ŝablono (Koordinato), pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Luebeck-Rathaus am Markt von Suedwesten gesehen-20100905.jpg|eta|Urbodomo de Lübeck]]
[[dosieroDosiero:Rathaus HL 1885.jpg|eta|Urbodomo de Lübeck, pentrita en 1885 de Cornelis Springer]]
La '''urbodomo de Lübeck''' en la [[hansa urbo]] [[Lübeck]] estas [[brikgotika]] konstruaĵo. Estas unu el la plej grandaj kaj gravaj [[urbodomo]]j en [[Germanujo]].
 
== Historio ==
La konstruo komenciĝis mallonge post la [[imperia senpereco]], kiun ricevis Lübeck en 1226. Pri la frua konstruaĵo atestas ankoraŭ nun partoj ĉe la suda muro, kiuj konserviĝis en [[Romaniko|malfruromanika]] stilo. En 1308 la nova urbodomo estis preta. En 1435 okazis la alkonstruo de la ''Nova Salono'' laŭ malfrugotika stilo kun montroflanko okupita per turoj kaj konstruita el diverskoloraj brikoj, same kiel proksimume 150 Jahre pli malfrue la [[renesanca]] arkaĵo el [[sabloŝtono]] sur la foireja flanko fare de la flandraj skulptistoj Hans Fleminck kaj Hercules Midow (1570–1572). En 1594 la flandra skulptisto Robert Coppens starigis la renesancan ŝtuparon laŭ [[nederlanda]] stilo. Ĝi kondukis al la trezorĉambro de la urbodomo, kiu troviĝas malantaŭ la montromuro. La 29-an de marto 1942 la [[brita]]j bombatakoj detruis ĝin, kaj ĝi nun ne plu estas en uzo. Ĝia nomo „militĉambro“ montras, ke la [[hansa ligo]] ne nur influis la ekonomion, sed ankaŭ la politikon kaj ofte decidis pri milito kaj paco.
 
En la urbodomo kunsidis la urbestraro de la hansa urbo ankaŭ kiel juĝejo: la supera juĝejo estis ĝis 1820 apelacia juĝejo por decidoj el aliaj urboj, kiuj apartenis al aliaj urboj, kiuj estis transprenintaj la juraron de Lübeck.
 
La urbodomo ankoraŭ nun estas sidejo de la urbestro kaj kunvenejo de la urba konsilantaro. Krome ĉi tie troviĝas trinkejo en la kelovolboj. Al la domensemblo ankaŭ apartenas kancelario laŭ stilo de la brikorenesanco.
[[dosieroDosiero:Rathaus von Marien.JPG|eta|Urbodomo vidate de la tegmento de la Maria-Preĝejo]]
 
== Interna arĥitekturo ==
La domo baziĝas sur [[arkaĵa]] trapasejo el [[krucripovolbo]]j, sub kiu pli malfrue staris la budoj de la oraĵistoj kaj la urba pesejo.
 
Tuj malantaŭ la enirpordo troviĝas la giganta akceptejo kaj ŝtuparejo, en kiu pendas multaj bildoj, kiuj temoj pritraktas scenojn el la urbofondado. Dekstre troviĝas la renesanca [[portalo]], kiu kondukas en la konsilistaran kaj aŭdiencan salonon. La salono laŭ tradicio estis la juĝoĉambro de la konsilistaro, en kiu ĝi kunsidis kiel supera juĝejo. La partoprenantojn de ĉi tiuj procesoj memoris bildigoj kaj proverboj parte bibliaj pri iliaj devoj.
 
Tuj super la akceptosalono en la mezepoko troviĝis la [[Hansa]] Salono, la kongresejo de la samnoma urboligo. Tiun ĉambron en 1818 anstataŭis administroĉambroj. En la okcidenta alo troviĝas la konsilistara salono ekestinta en 1891 laŭ [[novgotika]] stilo.
Linio 23 ⟶ 24:
</gallery>
 
== Apartaĵoj ==
La rondaj truoj en la ornamfasadoj foirdirekten celas rompi la venton kaj protekti la fasadon kontraŭ tro forta ventpremo. La pli malgrandaj rondaj truoj direkten al Maria-Preĝejo estas nur ornamaĵo. La pordoj de la iama juĝoĉambro teretaĝa estas malsame altaj. Malkondamnitoj rajtis forlasi la pordon tra la alta pordo, kondamnitoj devis iri tra la malalta pordo kaj je tio mallevi la kapon.<ref>Catherina Riedemann: ''Willkommen im historischen Rathaus.'' En: Lübecker Nachrichten de la 9-a de aprilo 2011, p. 13</ref>
 
Linio 36 ⟶ 37:
 
== Literaturo ==
* Friedrich Bruns, Hugo Rahtgens, Lutz Wilde: ''Die Bau- und Kunstdenkmäler der Hansestadt Lübeck.'' Volumo 1, 2-a parto: ''Rathaus und öffentliche Gebäude der Stadt.'' Max Schmidt-Römhild, Lübeck 1974, pj. 3–273, ISBN 3-7950-0034-3
 
== Fontoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
{{Commonscat|Town hall of Lübeck}}
* [http://www.luebeck.de/tourismus/sightseeing/sehenswuerdigkeiten/rathaus/ Vidindajoj en Lübeck]
{{Coordinate Koordinato|NS=53/52/01.31/N |EW=10/41/07.74/E |type=landmark |region=DE-SH}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:gotikajGotikaj konstruaĵoj en Germanio]]
[[Kategorio:Konstruaĵoj aperintaj en la 13-a jarcento]]
[[Kategorio:Brikgotiko en Germanio]]