28-a de aprilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 6:
 
==Eventoj==
* [[224]]: '''[[Parta Imperio]] falis''' - [[Sasanida Imperio|sasanida]] reganto [[Ardaŝiro la 1-a]] venkis lastan reĝon de la [[partoj]]
* [[357]]: Romia imperiestro [[Konstancio la 2-a]] unufoje alvenis [[Romo]]n por celebri sian venkon super Magnecio
* [[1131]]: [[Béla la 2-a (Hungario)|Béla la 2-a]] kroniĝis kiel reĝo de Hungario
* [[1202]]: Franca reĝo [[Filipo la 2-a (Francio)|Filipo la 2-a]] konfiskis [[feŭdo]]jn de angla reĝo [[Johano (Anglio)|Johano]] en norda [[Francio]]
* [[1220]]: [[Anglio]]: '''oni komencis konstrui la [[katedralo de Salisbury|katedralon de Salisbury]]''' laŭ [[gotika arto]]
* [[1330]]: [[Bavario]]: fondo de [[benediktanoj|benediktana]] [[monaĥejo]] en [[Ettal]]
* [[1487]]: Armeo de [[Milano]] venkis [[svisoj]]n en batalo de Crevola (Italio)
* [[1512]]: Pola-litova [[soldulo|soldulestro]] Konstanty Ostrogski supervenkis [[krime-tataroj]]n en batalo de Wiśniowce ([[Ternopila provinco]]), liberigante de mallibero dekkelkaj miloj de personoj
* [[1611]]: '''[[Filipinoj]]: Universitato de [[Sankta Tomaso]] en [[Manilo]] fondiĝis''' - la plej malnova seninterrompe funkcianta en la [[Azio|azia]] kontinento
* [[1738]]: '''Papo [[Klemento la 12-a]] kondamnis [[framasonismo]]n en sia [[buleo (papo)|buleo]]''' ''In eminenti apostolatus specula'' - malpermesante al [[katolikismo|katolikoj]] aliĝon sub la minaco de [[ekskomuniko]]
* [[1788]]: [[Marilando]] fariĝis la 7-a ŝtato de [[Usono]].
* [[1789]]: [[Oceanio]]: proksime al insularo [[Tonga]] okazis [[Ribelo sur la Bounty|ribelo sur la brita mararmea ŝipo]] ''[[Bounty]]'', kiu ekspediciis serĉe de [[panarbo]] - kapitano [[William Bligh]] kun 18 fidelaj maristoj estis devige [[boato|enboatigitaj]] eknavigante al insulo [[Timoro]]
* [[1848]]: Reĝo de Prusio [[Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 4-a]] reĵetis imperiestran kronon donacitan de tutgermana [[Nacia Asembleo (Germanio 1848)|Nacian Asembleo]]
* [[1902]]: Futbalklubo ''Newton Heath'' fariĝis [[Manchester United]]
* [[1908]]: [[Esperantujo]]: '''svisa [[esperantisto]] [[Hector Hodler]] fondis "[[UEA|Universalan Esperanto-Asocion]]"'''
* [[1915]]: Organizita de [[Aletta Jacobs]] kaj aliaj [[feminismo|feministinoj]] Internacia Virina Pac-Kongreso komenciĝas en [[Hago]]
* [[1916]]: [[Hugo Ball]] proklamis en [[Zuriko]] manifeston pri [[dadaismo]]
Linio 29:
* [[1920]]: [[Azerbajĝana Demokratia Respubliko]] estis [[anekso|aneksita]] kiel [[Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko]] - [[invado]] de [[Sovetunio]]
* [[1920]]: [[Dua Pola Respubliko]]: oni fondis militan [[haveno]]n en [[Puck]], rapide translokigita al [[Gdynia]] (pro limigoj pri disvastigo)
* [[1921]]: '''Kuba [[ŝakludisto]] [[José Raúl Capablanca]] iĝis nova [[ŝakmondĉampiono]]''' venkinte filozofon, matematikiston kaj [[briĝo|briĝiston]] [[Emanuel Lasker]], kiu dum 27 jaroj restis la mondĉampiono
* [[1924]]: Pola Banko ekfunciis anstataŭante la germanan [[valuto]]n [[marko]] per la pola [[zloto]] - unua etapo de la valuta reformo fare de ĉefministro kaj ministro pri la trezoro [[Władysław Grabski]]
* [[1925]]: [[Internacia Ekspozicio de Modernaj Dekoraj kaj Industriaj Artoj]] komenciĝis en [[Parizo]], de kies nomo devenas la termino [[Artdekora stilo]]
* [[1939]]: Dum parolo en [[Reichstag]] '''[[Adolf Hitler]] nuligis la polan-germanan deklaron el 1934 pri ne[[agresemo]]''' kaj la britan-germanan pakton pri limigo de mara armado el 1935
* [[Dua mondmilito]]:
** [[1940]]: Soveta [[NKVD]] arestis 32 junajn [[poloj]]n en [[vojevodio]] Stanisławów (nun [[Ivano-Frankivsk]]) dum provo transiri [[landlimo]]n kun [[Hungario]]; [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" ([[Nova Mondo]]) informis, ke en [[Meksik-urbo]] dum la lastaj semajnon aperis du hispanlingvaj broŝuroj pri germanaj kruelaĵoj en Pollando; dum germana aeratako al [[Molde]] norvega reĝo [[Haakon la 7-a (Norvegio)|Haakon la 7-a]] kun sia filo demonstracie dum bombado ekstaris sub [[betulo]], kiu poste iĝis [[simbolo]] de la [[norvega rezistmovado]] kontraŭ la [[Operaco Weserübung|germana invado]]; papo [[Pio la 12-a]] sendis mesaĝon al [[Benito Mussolini]] petante lin ne militiri - [[Galeazzo Ciano]] skribis en sia [[taglibro]]: ''La reago de Duce estas frida, skeptika kaj [[sarkasmo|sarkasma]]''; registaro de [[Norvegio]] anoncis la staton de [[milito]] kun [[Germanio]]
** [[1941]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] en multaj urboj de [[Varto]]-Lando en publikaj ejoj legitimis polojn por kontroli labordokumentojn; en [[ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] estis 34 germanaj antaŭlernejoj, al kiuj frekventis ĉirkaŭ mil infanoj, kaj laboris en germana [[administrado]] 130 000 polaj laboristoj; en [[Aŭŝvico]] mortis [[pastro]] Zygmunt Surdecki, arestita en [[Lublin]] pro helpo al judoj; [[Aleksandrio]]: premiero de la usona filmo de [[Charlie Chaplin]] "Granda [[Diktatoro]]" favore al Pola Sav-Agado - 1200 kolektitajn [[piastro]]jn oni transdonis al rifuĝintaj poloj kaj polaj judoj; en [[Edinburgo]] okazis organiza kunveno de Pola-[[Skotlando|Skota]] Societo por daŭrigo de kunlaboro ekde la 16-a jarcento; en [[Londono]] malfermo de militaj desegnaĵoj de pola-angla artisto Feliks Topolski; [[batalo de Atlantiko]]: germana [[submarŝipo]] ''U-65'' estis sinkigita en la norda [[Atlantiko]] de la brita [[destrojero]] ''HMS Douglas'' - pereis la tuta, 50-membra skipo (komencita 3-taga batalo pri [[konvojo]] HX-121, oni sinkigis 5 ŝipojn kaj submarŝipon); '''[[genocido|genocida]] kampanjo kontraŭ [[serboj]] komenciĝis en [[Kroatio]]''' - [[Ustaŝe]]-movado [[masakro|masakris]] ĉirkaŭ 190 personojn en vilaĝo Gudovac, proksime al [[Bjelovar]]; [[Mediteraneo]]: operaco por plifortigo de [[Malto]] finita - post 5 tagoj de la [[ferdeko]] de "Ark Royal" startis 23 [[ĉasaviadilo]]j, kiuj atingis la [[Malto (insulo)|insulon]]; Defend-Komitato decidis defendi [[Kreto (insulo)|Kreton]]; Civila Komisarejo de [[Montenegro]] kreiĝis kaj ekfunkciis Provizora Administra Komitato, kreita de [[separismo|separistoj]]; [[Balkana kampanjo|Balkana Fronto]]: al la ferdekoj de [[krozŝipo]] "Ajax" kaj 4 [[destrojero]]j enŝipiĝis novzelanda 6-a Brigado de Infanterio, la lasta brita [[liniŝipo]] sur la kontinento; [[Nord-Afrika kampanjo]]: germanoj okupis Sollum ([[Provinco Matruh]])
** [[1942]]: '''Diversaj germanaj policaj unuoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Nowy Sącz]] ĉirkaŭ 280 personojn''', en [[Maków Podhalański]] kelkdekon de [[judoj]] kaj poloj, en [[Ostrowiec Świętokrzyski]] 32 judojn, en [[Rzeszów]] ĉirkaŭ 30 judojn, en Krościenko 12 personojn; en [[Poznań]] [[germanoj]] [[senkapigo|senkapigis]] 6 polojn; [[Gestapo]] arestis en la tagoj 27-a kaj 28-a de aprilo ĉirkaŭ 100 membrojn de [[Pola Rezistomovado]]; [[distrikto Bialski]]: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj forprenis 500 [[kilogramo]]jn da [[sukero]] el germana transporto; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: [[Ruĝa Armeo]] alinomis Transkaŭkazan Militaran Areon al Transkaŭkaza Fronto; en [[Novgoroda provinco]] germana 16-a Armeo reakiris kontakton kun ĉirkaŭita grupiĝo
** [[1943]]: '''Germanaj regopovoj fondis en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] [[divizio]]n [[SS (organizaĵo)|SS]]-"Galizien" konsistantan el miloj de [[ukrainoj]]'''; en [[malliberejo]] de [[Katowice]] germanoj [[ekzekuto|ekzekutis]] 11 personojn; [[Holokaŭsto]]: [[Gestapo]] sendis de [[Bjalistoko]] 490 personojn al [[koncentrejo Stutthof]] (ene de [[Libera Urbo Dancigo]]); germanaj regopovoj en periodo de la 11-a de marto ĝis la 28-a de aprilo [[deportado|deportis]] de Varto-Lando al [[trudlaboro]] en [[Francio]] 18 115 polojn; Delegito de Registaro por la Lando [[Jan Stanisław Jankowski]] forĵetis proponon de kunlaboro kun Pola Laborista Partio, transdonitan antaŭ aresto de profesoro [[Jan Piekałkiewicz]]; invitita de germanaj regopovoj '''grupo de internaciaj spertuloj pri [[jurmedicino]] kaj [[kriminologio]] alvenis al [[Katin]], sub gvido de hungara eminenta [[patologio|patologo]] [[Ferenc Orsós]]''' - membroj de la komisiono estis poste serĉataj kaj murdataj de [[stalinismo|stalinistoj]] kiel atestantoj kaj pruvintoj de la [[komunista krimo|soveta krimo]] de polaj oficiroj (kelkdeko de miloj da [[militkaptito]]j sekrete [[masakro de Katin|enterigitaj en pluraj mortokavoj]]); nokte de la 28-a/29-a de aprilo Aviado de Fora Atingo atakis [[Kaliningrado|Królewiec]]
** [[1944]]: '''Germanaj amasmurdoj''': [[Ordnungspolizei|Germanaj policoj]] pafmortigis en Budy Zosine ([[distrikto Grodziski (Mazowiecki)|distrikto Grodziski]]) ĉirkaŭ 40 polojn, en [[Tomaszów Mazowiecki]] 30, revenĝe pro mortigo de 3 germanaj soldatoj fare de la [[Pola Rezistomovado]], apud [[Chełm]] 25 kaj en 2 aliaj lokoj po 10; 3-a brigado de [[Pola Enlanda Armeo]] frakasis apud Turgiele (oriente de [[Šalčininkai]]) litovan batalionon de polico; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo [[Krasnystaw]] atakante armean trajnon eksplodigis fervojan ponton - [[lokomotivo]] kun 3 [[vagono]]j elreliĝis, 30 germanoj pereis kaj 4 [[partizano]]j, kelkaj vundiĝis; en arbaroj de [[Parczew]] komencita koncentriĝo de partizanaj taĉmentoj de Popola Armeo de Norda [[Lublinio]] (ĝis la 5-a de majo); '''Apudapud [[Kalmar]] surteriĝis germana [[aviadilo]] kun du polaj aviadistoj, kiuj [[trudlaboro|trudlaboris]] apud [[Vroclavo]]''' - post ŝanĝo de vestoj al germanaj [[uniformo]]j kaj per ruza akiro de la aviadilo ili sukcesis fuĝi al Svedio, kie estis internigitaj; [[aviado]] de [[Aliancanoj]] atakis [[aerodromo]]jn de [[Parizo]]
** [[1945]]: Unuoj de la pola 1-a Kirasita Brigado kun [[Ruĝa Armeo]] konkeris Malnovan Urbon en [[Gdańsk]]; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: '''en [[Berlino]] komenciĝis stratbataloj''' - trupoj de 47-a Armeo batalis pri Kladow; en [[Okcidenta Pomerio]] trupoj de 2-a Belorusa Fronto okupis [[Eggesin]], [[Torgelow]], [[Pasewalk]], [[Strasburg]] kaj [[Templin]]; 2-a gvardia Kirasita Armeo apogata i.a. de 2-a Artileria Brigado de [[Haŭbizo]]j de Pola Soldataro ekregis signifan parton de [[Charlottenburg]], 3-a Sturma Armeo purigis Moabit ([[Berlin-Mitte]]), 8-a Gvardia Armeo ekbatalis en [[Schöneberg]]; [[Supra Luzacio]]: apud [[Bautzen|Budziszyn]] pola-soveta grupiĝo reĵetis germanan provon trarompi 1-a Ukrainan Fronton; '''[[koncentrejo Dachau]] ekribelis'''; Itala fronto: novzelanda 2-a Infanteria Divizio atingis [[Padovo]]n, liberigitan de partizanoj, usona 1-a Kirasita Divizio atingis [[Lago de Como|lagon Como]], [[Itala Rezistado]]: en Giulino di Mezzegra (komunumo [[Mezzegra]]) '''komunistaj partizanoj ekzekutis [[Benito Mussolini]] kaj lian amatinon [[Clara Petacci]]''' dum ilia provo fuĝi al [[Svislando]], poste en [[Milano]] la korpo de Mussolini estis pendigita kun la kapo malsupren; partizanaj taĉmentoj okupis [[Bergamo]]n, eniris al [[Torino]], [[Cuneo]] kaj [[Aosto]], ankaŭ [[Venecio]] ekribelis; en [[Moskvo]] amasadoroj de Pollando kaj [[Itala Reĝlando]] subskribis interkonsenton pri reciproka helpo kaj zorgo al siaj civitanoj sur la fremdaj teritorioj; Balkana Fronto: norde de [[Istrio]] taĉmentoj de jugoslavaj partizanoj liberigis [[Občina Ilirska Bistrica|Ilirska Bistrica]]; registaro de [[Jugoslavio]] decidis agnoski registaron de albana generalo [[Enver Hoĝa]] kaj ligi diplomatiajn rilatojn; [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]]: trupoj de franca 1-a Armeo eniris al [[Vorarlberg]], kaj de la usona 7-a Armeo okupis [[Augsburg]]; Birma Fronto: okcidentafrika 82-a Kirasita Divizio okupis Taungup ([[Raĥine]]) - fino de japana restado sur [[Arakana arbartestudo|Arakana]] marbordo
* [[1947]]: '''Norvega esploristo [[Thor Heyerdahl]] [[floso|ekflosis]] kun 5 skipanoj sur ''[[Kon-Tiki]]'' en [[Pacifiko]]n''' por pruvi, ke [[Peruo|peruaj]] [[indiĝeno]]j povus [[setlado|setligi]] [[Polinezio]]n
* [[1947]]: '''Operaco "[[Vistulo]]" komenciĝis''' - de sudorientaj teritorioj de [[Pollando]] komunistaj regopovoj dum 3 monatoj [[setlado|setligis]] al [[Regajnitaj Teritorioj]] ĉ. 140 mil [[ukrainoj]]n pro ilia helpo al terorismaj [[Ukraina Ribela Armeo]] kaj [[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj]], dum la operaco oni pafmortigis aŭ arestis ĉ. 1500 [[banderanoj]]n
* [[1951]]: [[Mohamed Mosadek]] iĝis ĉefministro de Irano
* [[1952]]: [[Stalinismo]]: pola komunista Plej Supera [[Militkortumo]] kondamnis al morto grupon de antaŭmilitaj [[oficiro]]j de armea [[konspiro]] kune kun [[kolonelo]] Franciszek Skibiński, ĉefa [[akuzisto]] Stanisław Zarakowski - precize 4 jarojn poste aperis komuniko pri t.n. proceso de generaloj kaj ilia rehabilitigo
* [[1952]]: '''[[Packontrakto de San-Francisko]]: [[okupacio de Japanio]] fare de [[Aliancanoj]] finiĝis'''
* [[1952]]: En [[Tajpeo]] oni subskribis [[pactraktato]]n inter [[Tajvano]] kaj [[Japanio]]
* [[1953]]: Filo de [[Jozef Stalin]] Vaslilij estis arestita kun riproĉo pri malkaŝo de sekretaj informoj al eksterlandaj diplomatoj kaj [[kalumnio|kalumniado]] de sovetaj gvidantoj
Linio 52:
* [[1969]]: [[Charles de Gaulle]] demisiis kiel [[prezidento de Francio]]
* [[1973]]: [[Pola Popola Respubliko]]: en konstruita kiel [[ateismo|ateista]] urbo Nowa Huta, apud [[Krakovo]], oni malkovris monumenton al [[Lenin]] (poste eksplodigita)
* [[1973]]: '''[[Muzikalbumo]] ''[[The Dark Side of the Moon]]'' de la angla [[muzikgrupo]] de [[progresiva roko]] [[Pink Floyd]] eniris la liston ''Billboard 200''''', sur kiu restis dum la rekordaj 942 semajnoj
* [[1977]]: Kondamno-verdiktoj de tri gvidantoj de la [[Rote Armee Fraktion|Frakcio Ruĝa Armeo]]
* [[1981]]: [[Hispanio]]: regiono [[Galegio]] iĝis aŭtonomeca
* [[1989]]: Unua disaŭdigaĵo de Civitana Komitato "[[Solidareco (Pollando)|Solidareco]]" en [[Pola Radio]] - rezulte de kontrakto de komunista reĝimo de generalo [[Wojciech Jaruzelski]] kun reprezentantoj de „konstruiva opozicio”
* [[1990]]: [[Sejmo (Pollando)|Pola Parlamento]] restarigis [[Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo|Feston de la Konstitucio de la 3-a de Majo]]
* [[1992]]: [[Disfalo de Jugoslavio]]: '''[[Socialisma federacia respubliko Jugoslavio]] malfondiĝis'''
* [[2001]]: '''Usona entreprenisto [[Dennis Tito]] iĝis unua [[kosmoturismo|kosmoturisto]]'''
* [[2002]]: [[Esperantio]]: [[Chuck Smith]], fondinto de la [[Vikipedio en Esperanto]], longe intervjuiĝis ĉe [[Radio Polonia]].
* [[2005]]: Tertremo en la [[Hinda Oceano]] kiel [[posttertremo]] de la potenca samloka [[Tertremo en Hinda Oceano en 2004|tertremo]] okazinta la 26-an de decembro 2004
* [[2006]]: Angelo Amato, religia sekretario de [[Vatikano]], nome de la eklezio alvokis al la kredantoj malagnoski la libron kaj la filmon [[The Da Vinci Code (romano)|''Kodo da Vinci'']]