Hans Kästli: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Hans Kästli, nask. 14.07.1934 - 16.12.2020
 
Hans Kästli ek de1963 estis aktiva membro de Esperanto-Societo Zuriko. Li subtenis la aktivecon de la societo per diversaj grandegaj mondonacoj. En februaro 2008 Esperanto-Societo Zuriko elektis lin pro siaj meritoj por la societo kaj por Esperanto kiel honora membro.Nuntempe Hans Kästli vivas en flegohejmo en sia hejmurbo [[Sankt-Margreto]]. Lia sanstato ne plu permesas aktivan partoprenon en la movado.Esperanto ekĝermis en Wil en la jaro 1964, kiam juna frizisto, poste psikiatria flegisto Hans Kästli eklernis Esperanton kaj volis tiun lingvon enkonduki en praktikan agadon de Psikiatria Kliniko Wil, en kiu li laboris. Lia devizo estis: «Esperanto en praktiko». En tiu tempo la Kliniko, Svislando kaj ankaŭ aliaj okcidentaj landoj venigadis multajn gastlaboristojn el diversaj landoj (Italio, Jugoslavio, Turkio, Hispanio, Portugalio kaj aliaj). Tiuj diversnaciaj kaj diverslingvaj laboristoj havis malfacilaĵojn interkompreniĝi ne nur kun la pacientoj, kiujn ili devis flegi, kun estroj kaj ankaŭ kun svisaj kaj nesvisaj gekolegoj kun kiuj ili laboris. Hans Kästli volis fondi teamon, kies membroj ne havus lingvajn problemojn almenaŭ en reciproka interkomprinaĝado. Tio jam faciligus la laboron kaj plibonigus la flegadon de la pacientoj. Li organizis esperantokurson en la Kliniko kaj metis anoncon en esperantajn gazetojn pri la ebleco labori en la Kliniko inter esperantistoj el diversaj landoj. El absolventoj de la kurso kaj venintaj gastlaboristoj fondiĝis grupo en kiu oni perfektiĝadis en la lingvo por povi bone interkompreniĝi, lernis germanan lingvon por kompreni estrojn, svisan personaron kaj pacientojn, instruis flegadon al flegohelpantoj, kiuj ofte unuan fojon laboris en la flegado. Al tiu grupo aliĝis poste esperantistoj el Wil kaj ĉirkaŭaĵo, kiuj ne laboris en la Kliniko, sed volis praktiki la internacian lingvon. Unue la grupon gvidis Hans Kästli, ekde la jaro 1975 Hildegard Schoch. Tiam la grupo eknomiĝis «Esperanto Klubo-Wil».