Likud: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kani movis paĝon Firmigo al Likud anstataŭigante alidirektilon: kongrue kun alilingvaj ligitaj artikoloj
Komap (diskuto | kontribuoj)
ne "nuna"
Linio 19:
La partio estis fondita en 1973, kiel rezulto de la unuiĝo de la tuta dekstra opozicio al la [[Israela Laborista Partio|Laborista Partio]], kiu regis en Israelo senĉese de ĝia fondado ĝis tiam. La ĉefa partio de la koalicio, kiu kreis Likud estis [[Herut]], la partio gvidata de [[Menaĥem Begin]]. Herut estis konsiderata la lasta reprezentanto de la [[reviziisma]] flanko de la [[Cionismo|Cionisma]] movado, komencita de [[Zeev Jabotinski]].
 
Begin estis la unua gvidanto de la Likud, kaj gajnis la elektojn en 1977. Ĝis nun estis kvar israelaj ĉef-ministroj, kiuj apartenis al la Likud: Menachem Begin, [[Jicĥak Ŝamir]], [[Binjamin Netanjahu]] kaj [[Ariel Ŝaron]]. Dum la lastaj tridek jaroj, la ĉef-ministro ĉiam apartenis al Likud aŭ al la Laboristoj, krom la nuna ĉef-ministro [[Ehud Olmert]].
 
La Likud estas konata pro ĝia "falka" politiko rilate al la konflikto kun la [[Palestino|Palestinanoj]] kaj la [[araboj]] ĝenerale. La fonda statuso de la partio proponas, ke Israelo aneksu la tutan Landon de Israelo, kiu laŭ ili inkluzivas [[Gaza]] kaj [[Cisjordanio]]n. La plejmulto el ĝiaj membroj subtenas la konstruadon de judaj kolonioj en tiuj teritorioj, kiuj estis okupitaj de Israelo en 1967, kaj multaj politikistoj de la Likud kontraŭas la ideon krei palestinan ŝtaton. Tamen, oni devas diri, ke estis Menaĥem Begin, kiu firmis la pac-interkunsenton kun [[Egiptio]], kaj estis Jicĥak Ŝamir kiu unue negocis kun la palestinanoj en [[Madrido]]. Tamen, la plejmulto da progreso en la negocoj ĉiam estis farita dum periodoj, en kiu la Laboristoj havis la povon. Lastatempe, Ŝaron organizis la unilateralan retiriĝon el Gaza, sed la plejmulto el la partio kontraŭis tiun movon.