Eduardo Vivancos: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →Notoj |
|||
Linio 35:
== Homaĝoj ==
En la lasta periodo de sia vivo li estis plurfoje honorigita. En 2017 kadre de la [[UK 2017|UK en Seulo]] UEA rekonis lin per [[Diplomo pri Elstara Agado|diplomo pri elstara agado]]. Samjare, Xavi Alcalde prelegis pri lia vivo en la [[76-a Hispana Kongreso de Esperanto]], en la inaŭguro de la renovigo de la [[Parizo|pariza]] SAT-sidejo<ref>"Prelego de Xavi Alcalde pri La memoro de nia movado klarigata de ĝiaj ĉefroluloj, la 6an de julio", Sennaciulo, Majo-Junio 2017, p. 36.</ref>, kaj en la [[90-a SAT-Kongreso 2017|90-a SAT-kongreso en Koreio]]. Sekve la gvidrezolucio de tiu lasta kongreso inkluzivis la jenan frazon: "aparte salutas la kamaradon Eduardo Vivancos, la nuntempa plej malnova kamarado de SAT, kaj agnoskas lian longdaŭran engaĝiĝon kaj kontribuon al la SAT-movado". En oktobro 2017 dum la inaŭgura prelego de la 38-a [[Kataluna Esperanto-Asocio|Kataluna Kongreso de Esperanto]] okazinta en [[Àger]], Alcalde memorigis la ĉeestantojn, ke 80 jaroj antaŭe en la apuda montaro de Montsec Vivancos batalis kun aro da junaj idealistoj, kaj ĝuste en tiuj tranĉeoj li unue instruis Esperanton.<ref>Xavier Alcalde, [https://www.raco.cat/index.php/KatalunaEsperantisto/article/view/338433 Esperantistes en un món eterne militanta: en el centenari de la mort de Zamenhof], [[Kataluna Esperantisto]], vol. 367, num.133, 2017, p. 36.</ref> En la 15-a decembro de tiu jaro [[edukado.net]] aldonis lin al la [[Panteono de Esperanto]].<ref>[http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/12/eduard-vivancos-en-la-panteono-de-edukado.net.html Eduardo Vivancos en la panteono de edukado.net.]</ref> En 2018 la usona revuo [[Fifth Estate]] dediĉis al li anglalingvan artikolon pri Esperanto kaj anarkiismo,<ref>Xavi Alcalde, [https://www.fifthestate.org/archive/400-spring-2018/esperanto-anarchism/ Esperanto & Anarchism. A universal language], Fifth Estate # 400, Spring, 2018.</ref> [[Beletra Almanako]] publikigis en Esperanto lian taglibron verkitan dum la hispana milito,<ref>Eduardo Vivancos, "Notoj el mia taglibro (1937-1938), [[BA33|''Beletra Almanako'' 33]], p. 35-62, Oktobro 2018. Elhispanigita de [[Juliette Ternant]]; enkonduko de [[Javier Alcalde]].</ref> kaj [[Humanitat Nova]] publikigis ĝin en la hispana.<ref>Eduardo Vivancos, "Notas de mi diario (1937-1938)", ''[[Humanitat Nova]]'' 4, 2018, p. 20-39. </ref> En 2019 tiu sama revuo publikigis kaj analizis satiraĵon lian verkitan en la koncentrejo Bram en 1940<ref>Javier Alcalde, "James Scott en Bram y Mauthausen", ''Humanitat Nova'' 5, 2019, p. 63-71.</ref>; samjare dum la [[92-a SAT-Kongreso 2019|92-a SAT-kongreso en Barcelono]] oni homaĝis lin plurmaniere, ikluzive de publikigo de lia libro: ''Unu lingvo por ĉiuj: Esperanto''.<ref>Saioa Escobar kaj Xavi Alcalde, "Barcelona - Toronto", [[Sennaciulo]], Marto-Aprilo 2020, p.43.</ref> Okaze de lia centjariĝo en 2020 kadre de [[Monda Festivalo de Esperanto]] UEA dediĉis al li la unuan [[Tago de veteranoj|tagon de veteranoj]];<ref>Eventaservo, [https://eventaservo.org/e/Veteranoj2020 #MondaFest2020 Tago de Veteranoj: Eduardo Vivancos - Centjariĝo de Esperanto-Legendo]</ref> krome aperis ampleksa artikolo pri lia vivitinero en la kanada bulteno [[La Riverego]]<ref>Javier Alcalde, "Eduardo Vivancos centjariĝis!", La Riverego, Aŭtuno-vintro 2020 — printempo 2021, Jaro 36-37, [https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/bitstream/handle/11013/5936/Riverego142-144.pdf?sequence=1&isAllowed=y No 142-144], p. 43-47, [[Esperanto-Societo Kebekia]], kunlabore kun [[Kanada Esperanto-Asocio]].</ref>, kaj SAT publikigis verkojn liajn en [[Sennaciulo]] kaj [[Sennacieca Revuo]].
==Verkoj==
Linio 42:
*[https://elblogdewim.files.wordpress.com/2016/10/versic3b3n-1.pdf Libro del camino y de la virtud] (1963), traduko de la klasika verko de Lao Tsé en la [[hispana]]n, pere de la esperanta versio de Jamaga Taiĵi.
*[http://www.nodo50.org/esperanto/artik72.htm Kelkaj konsideroj pri la 53-a Universala kongreso de Esperanto] (1968). Publikigita unuafoje en 2020 en Sennaciulo.
*[http://www.nodo50.org/esperanto/artik26.htm El esperanto, un idioma para todos (1974)]Publikigita en la [[Venezuelo|venezuela]] revuo "Ruta", numero 17, februaro 1974.<ref>
*[http://www.nodo50.org/esperanto/artik25.htm 50-a datreveno de la Hispana Revolucio] (1986). Prelego farita dum la 59-a SAT-kongreso en Sant Cugat,
*[https://www.nodo50.org/esperanto/artik33.htm La aliaj olimpiaj ludoj en Barcelono] (1992). Unue publikigita katalunlingve en ''La flama'', bulteno de la kataluna centro de Toronto.
|