5-a de februaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
== Eventoj ==
* [[-2]]: Unua romia imperiestro [[Aŭgusto Cezaro]] ricevis titolon ''pater patriae'' (la patro de la [[patrujo]])
* [[62]]: [[Romia Imperio]]: '''[[Pompejo]] estis 65% detruita de [[tertremo]]''', kiu antaŭis la tutan detruon de la urbo fare de [[erupcio]] de [[Vezuvio]] okazonta 17 jarojn poste
* [[1265]]: [[Klemento la 4-a]] iĝis papo
* [[1335]]: [[Pollando]]: [[Górowo Iławeckie]] ricevis [[urborajto]]n
* [[1454]]: [[Pollando]]: en [[Gdańsk]] eksplodis ribelo kontraŭ la [[Ordeno de germanaj kavaliroj]] - oni okupis Grandan [[Muelejo]]n en Malnova Urbo kaj deklaris malobeon al la ordeno
* [[1564]]: Dum la [[milito]] inter [[Grandprinclando Litovio]] kaj [[Rusio]] '''[[litvo]]j frakasis la rusan armeon en batalo de Czaśniki ([[Vicebska regiono]])''' - pereis 10 000 rusoj kun ilia princo
* [[1576]]: [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] [[Konverto (religio)|konvertiĝis]] al [[katolikismo]] por certigi rajton al la trono de Francio
* [[1597]]: [[Japanio]]: '''en [[Nagasako]] oni [[krucumado|krucumis]] [[Japanaj Martiroj|26 katolikojn]]'''
* [[1679]]: Fine de la [[Traktato de Nijmegen|Kongreso de Nijmegen]], kiu koncernis la regadon de [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], '''[[Reĝlando Francio]] akiris [[Franĉkonteo]]n, [[Cambrai]], [[Valenciennes]], [[Alzaco]]n, [[Senegalo]]n kaj [[Franca Gviano|Francan Gvianon]]'''
* [[1740]]: Papo [[Klemento la 12-a]] redonis plenan sendependecon al [[San-Marino]], kiun [[okupado|okupis]] armeo de hispana [[kardinalo]]
* [[1778]]: [[Suda Karolino]] kiel unua [[subŝtato]] de [[Usono|Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko]] ratifis [[Artikoloj de Konfederacio|Artikolojn de Konfederacio]]
* [[1783]]: '''[[Itala duoninsulo]]: unua [[tertremo en Italio en 1783]]''' kaj kaŭzita de ĝi [[cunamo]] mortigis ĉirkaŭ 25 mil homojn en [[Kalabrio]] kaj [[Sicilio]] - dum postaj monatoj ĝis 50 mil viktimoj
* [[1800]]: [[Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando]] [[William Pitt]] subskribis [[Act of Union 1800|Kontrakto de Unuiĝo]] de [[Reĝlando de Granda Britio]] kaj [[Reĝlando Irlando]]
* [[1810]]: [[Milito de Hispana Sendependiĝo]]: franca armeo komencis sieĝon de [[Kadizo]]
* [[1818]]: Marŝalo de [[Napoleono]] [[Karolo la 14-a Johano (Svedio)|Karolo la 14-a Johano]] iĝis reĝo de [[Svedio-Norvegio]] - unua [[monarko]] el dinastio [[Bernadotte]]
* [[1831]]: Rusa armeo komandata de kampa marŝalo [[Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski]] eniris [[Kongresa Pollando|Kongresan Pollandon]] por subpremi la [[novembra ribelo|novembran ribelon]] kontraŭ la [[Rusia Imperio]]
* [[1853]]: '''Caro [[Nikolao la 1-a (Rusio)|Nikolao la 1-a]] decidis montri al [[publiko]] kolektojn de la [[Muzeo Ermitejo]]'''
* [[1862]]: [[Moldavujo]] kaj [[Valaĥio (Rumanio)|Valaĥio]] formis [[Reĝlando de Rumanio|Reĝlandon de Rumanio]]
* [[1869]]: [[Aŭstralio]]: en Moliagul ([[Viktorio (Aŭstralio)|Viktorio]]) oni trovis la plej grandan en la mondo naturan [[aluvio|aluvian]] pecegon da [[oro]]n (62,5 [[kg]])
* [[1885]]: Belga reĝo [[Leopoldo la 2-a (Belgio)|Leopoldo la 2-a]] establis [[Libera Ŝtato Kongo|Liberan Ŝtaton Kongo]] sia propraĵo
* [[1909]]: Belga kemiisto '''[[Leo Baekeland]] anoncis kreon de [[bakelito]] - unua en la mondo [[plasto]]'''
* [[1917]]: [[Meksiko]] ricevis novan konstitucion, validan ĝis hodiaŭ
* [[Unua mondmilito]]:
** [[1918]]: Germana [[submarŝipo]] ''SM UB-77'' sinkigis la ŝipon ''SS Tuscania'' transportanta usonajn soldatojn al Eŭropo - 210 personoj pereis
* [[1919]]: [[Charlie Chaplin]], [[Mary Pickford]], [[Douglas Fairbanks]] kaj [[David Wark Griffith]] fondis filman studion [[United Artists]]
* [[1924]]: '''[[Reĝa Observatorio de Greenwich]] komencis disaŭdigi per [[BBC]] la [[horo|horan]] [[signalo]]n'''
* [[1932]]: En [[Rigo]] oni subskribis [[Latvio|latvan]]-[[Sovetunio|sovetan]] pakton pri neagreso
* [[1933]]: En [[Dresdeno]] dum kunveno de eksterlandaj [[germanoj]] [[junularo]] de [[altlernejo]]j organizis [[kontraŭpolismo|kontraŭpolisman]] manifestacion postulante i.a. kreon de fervoj-vojan [[koridoro]]n de Germanio ĝis [[Orienta Prusio]] tra [[Pomerio]]
* [[1937]]: '''[[Turkio]] akceptis [[kemalismo]]n kiel ŝtatan [[ideologio]]n'''
* [[1939]]: '''[[Francisco Franco]] ekvalidis kiel 68-a prezidento de Hispanio'''
* [[Dua mondmilito]]:
** [[1940]]: Supera komandanto de [[SS (organizo)|SS]] kaj polico en [[Orienta Prusio]] rekomendis observi polan loĝantaron dum [[nacio|naciaj]] kaj [[eklezio|ekleziaj]] [[festo]]j; en "Głos Polski" (Voĉo de Pollando) publikiĝis '''komuniko pri sorto de pola loĝantaro en teritorioj enkorpititaj al [[Nazia Germanio]]''' - ĉirkaŭ 15 mil murditaj, ĉirkaŭ 500 mil "forpelitaj Orienten" (t.e. al [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]]), multaj miloj [[deportado|deportitaj]] en Nazian Germanion aŭ malliberigitaj; en [[Varsovio]] konspira gazeto de la Komandejo de Defendantoj de Pollando "Polska Żyje!" (Pollando Vivas!) apelaciis pri observado kaj notado de la agoj de okupantoj kaj pri "kolektado de atestaĵoj forme de dokumentoj, protokoloj, fotoj kaj priskriboj. Ĉar en tiu ĉi granda proceso pri rekompenco de damaĝoj kaj perdoj ĉiu el ni estos atestanto kaj akuzisto...!"; '''[[Hitler]] rekomendis transdoni al germanaj [[muzeo]]j la plej valorajn [[arto|artaĵojn]] - rabitajn de la [[katolikismo|katolika eklezio]]''' en areoj de [[Gdańsk]]-[[Okcidenta Prusio]] kaj [[Varto]]-Lando; [[Nov-Jorko]]: redakcio de "Nowy Świat" ([[Nova Mondo]]) skribis: ''Simile al germanoj, sovetoj arestas kaj forveturigas ĉiujn [[oficiro]]jn. (...) [[Akuzisto]]jn, juĝistojn kaj policanojn - pafmortigas. (...) Simile al [[Germanio]], [[rusoj]] strebas al rompo de la spirito de [[rezistomovado]]. Agado de GPU (post-[[Ĉeka]]) ĉiam plivastiĝas. Diference de [[Gestapo]] ĝi agas kaŝe, evitante spektaklojn. Poloj restantaj sub soveta [[okupado]] diras pri tiea reĝimo ne tiom kun malamo, sed kun abomeno.''; en [[Bukareŝto]] armea [[ataŝeo]] en skribaĵo al divizia generalo [[Władysław Sikorski]] prezentis projekton organizi en [[Rumanio]] tute ekster la [[Asocio de Armita Batalado]] "[[partizano|partizanan]]-[[sturmo|sturman]] taĉmenton" kun ebeleco uzi ĝin kvarmaniere (antaŭ ĉio sur teritorio de soveta okupado por komenci armitan agadon, en Rumanio, se ĝi enirus al la milito, en teritorio de germana okupado, por provoki eventualan konflikton, ekz. hungaran-sovetan; [[Lens]]: Supera Konsilio de Polaj Komercistoj kaj Metiistoj en [[Francio]] protestis kontraŭ germanaj [[reprezalio]]j de [[poloj]] kaj voĉdonis fondi armean flagon por la 4-a [[regimento]] de [[infanterio]]; [[Parizo]]: [[Aliancanoj]] decidis apogi [[Finnlando]]n per ekspedicia [[korpuso (armeo)|korpuso]], traironta [[Norvegio]]n kaj [[Svedio]]n; vicreĝo de [[Brita Hindio]] renkontiĝis kun [[Mahatmo Gandhi]]
** [[1941]]: Ĉefa Komandejo de la [[Asocio de Armita Batalado]] sendis al [[pola ekzila registaro]] en [[Londono]] planon de tutpollanda ribelo en [[okupado|okupata]] Pollando - realigotan sub la kondiĉoj, kiam pro malvenkoj germanaj soldatoj komencos demoraliĝi; '''en [[Poznań]] germanoj [[gilotino|gilotinis]] 10 polojn'''; en [[konspiro|konspira]] [[satiro|satira]] revuo "Lipa" aperis versaĵo ''Ekskurso al Berlino'', kiu pro makabra [[humuro]] estis plurfoje represata ofte kun ŝanĝita titolo, ekz. ''Berlino post aeratakoj''; de [[Londono]] en sia ĉiusemajna parolo ministro pri informado kaj dokumentado St. Stroński diris pri du [[nocio]]j, kiuj en [[Britio]] kaj [[Brita Imperio]] havas fiksitan valoron, ke la pola soldato scipovas batali kaj la pola nacio rezisti [[invado en Pollandon|invadon]] sen paktoj; [[Nord-Afriko|Nordafrika]] Fronto: brita 7-a Kirasita Divizio post albordiĝo al la [[Golfo de Sirto]] tranĉis revenvojon al restoj de itala 10-a Armeo, reteriĝanta de [[Bengazi]], prenante al mallibero ĉ. 20 mil [[militkaptito]]jn (5-a ĝis 7-a de februaro); [[Britio]] kaj [[Libera Francio]] komencis la batalon de [[Kereno]] por konkeri la strategian urbon en [[itala Eritreo]]
** [[1942]]: '''De la [[trajno]] transportanta polajn trudlaboristojn al [[Nazia Germanio]] fuĝis apud [[Żywiec]] 60 personoj'''
** [[1943]]: '''[[Ordnungspolizei|Germana polico]] masakris 30 loĝantojn de Lendo Wielkie (proksime al [[Ryki]]) pro [[partizano|partizana]] agado najbare''', kaj ĝendarmoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] apud [[Żyrardów]] 16 polojn; '''al [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] venis de [[Lublin]] transporto de 583 personoj, en tio 301 virinoj'''; en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] troviĝis 198 kinejoj, en tio 23 alireblaj nur por germanoj; [[Pola Rezistomovado]]: [[Sturmo|Sturmaj]] Taĉmentoj de la Asocio de Polaj [[Sindikatismo|Sindikatistoj]] konfiskis en [[Varsovio]] monon troviĝantan en eksterleĝa [[kazino]]; en [[Szczecin]] kaj [[Pomerio]] [[gestapo]] arestis, sub riproĉo de [[spionado]] favore al [[Aliancanoj]], 40 [[katolikismo|katolikojn]], en tio 11 [[pastro]]jn; '''germanoj komencis likvidi [[Bjalistoka geto|Bjalistokan geton]] - dum 8 tagoj forveturigis al [[ekstermejo]] en [[Treblinka (koncentrejo)|Treblinka]] 10 mil [[judoj]]n, 2 mil murdante surloke'''; la 4-an/5-an de februaro [[reĝa aerarmeo]] atakis [[Torino]]n kaj [[Lorient]]; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: [[Ruĝa Armeo]] liberigis Izjum kaj [[Kramatorsko]]n; konferenco en [[Alĝero]] komencita kun partopreno de [[Winston Churchill]], [[Dwight D. Eisenhower]], [[Charles de Gaulle]] kaj Henri Giraud; [[Italio]]: [[Benito Mussolini]] iĝis krome [[ministro pri eksteraj aferoj]] kaj [[Galeazzo Ciano]] [[ambasadoro]] ĉe [[Vatikano]]
** [[1944]]: '''En fortikigita [[malliberejo]] en [[Poznań]] parto de malliberuloj dum 4 tagoj ricevis neniun [[nutraĵo]]n'''; [[gestapo]] likvidis en [[Varsovio]] [[konspiro|konspiran]] presejon de Sindikatisma Organizaĵo "Wolność" ([[Libereco]]); Ruĝa Armeo ekregis Apostolovon ([[Dnipropetrovska provinco]]) dispartigante germanan 6-an Armeon; soldatoj de usona 34-a Infanteria Divizio atingis [[abatejo]]n sur [[Monto Kasino]], sed estis devigita retiriĝi; [[Sovetunio]]: Konsilio de [[Popolkomisaro]]j de [[Ukraina Soveta Socialisma Respubliko]] elektis sian prezidanton [[Nikita Ĥruŝĉov]]; [[Ĉinio]] kaj [[Afganio]] ligis diplomatiajn kaj komercajn rilatojn
** [[1945]]: [[Volinia masakro]]: '''en Barysz apud [[Buĉaĉ]] taĉmento de [[Ukraina Ribela Armeo]] masakris 135 [[poloj]]n, en tio [[virino]]jn kun [[infano]]j'''; [[Holokaŭsto]]: [[Gestapo]] kaj [[SS (organizo)|SS]] pafmortigis en [[distrikto Kościerski]] ĉirkaŭ 200 [[judoj|judinojn]] de evakua transporto; en [[Lubuŝio]] soveta 8-a Gvardia Armeo "liberigis" Górczyca kaj trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis [[Grodków]]; [[Pacifiko]]: usona armeo konkeris [[Manilo]]n; komencita la 4-an de februaro '''[[Jalta konferenco]], en kiu partoprenis [[Josif Stalin]], [[Franklin D. Roosevelt]] kaj [[Winston Churchill]], ĝis hodiaŭ restas simbolo de [[perfido]] flanke de okcidentaj [[aliancanoj]] kontraŭ [[Pollando]] kaj ilia konsento al subigo de [[Orienta Eŭropo]] al [[totalismo|totalisma]] soveta imperio'''; usona 8-a Aviada Armeo atakis fabrikon de sinteza [[brulaĵo]] en [[Regensburg]];
* [[1946]]: [[Stalinismo]]: altrudita interkonsento pri la pola-soveta [[landlimo]] de aŭgusto 1945 ekvalidis - '''[[Orientaj Limregionoj]] transiris al [[Sovetunio]]'''
* [[1946]]: [[Lublinio]]: al [[Parczew]] eniris taĉmentoj de [[Libero kaj Sendependo]] komencante [[konfisko]]jn en judaj [[magazeno]]j kun 2 kooperativaj [[aŭtomobilo]]j - dum batalo pereis [[funkciulo]] de [[milico]] kaj 3 judoj el urboprotekto - celo estis frakaso de lokaj strukturoj [[kunlaborismo|kunlaborismaj]] kun komunista Pola Laborista Partio kaj provizo de la taĉmento
* [[1947]]: Pola [[Sejmo (Pollando)|Leĝdona Sejmo]], elektita dum falsigitaj de komunistoj balotoj, uzurpe elektis [[Bolesław Bierut]] [[listo de prezidantoj de Pollando|prezidento de Pollando]] dum manko de [[Senato (Pollando)|Senato]] - komunista Provizora Registaro de Nacia Unueco (altrudita de [[Stalin]] dum [[konferenco de Jalto]]) ĉesis aktivi, oni anoncis [[amnestio]]n
* [[1958]]: [[Nasser]] iĝis prezidento de la [[Unuiĝinta Araba Respubliko]]
* [[1971]]: '''Usonaj [[astronaŭto]]j [[Alan B. Shepard Jr.]] kaj Edgar Mitchell grundiĝis sur la [[Luno]]'''
* [[1979]]: '''[[Irano]]: [[Ajatolo]] [[Ruhollah Ĥomejni]] proklamis kreon de la unua [[islamo|islama]] registaro'''
* [[1982]]: Dum vespera [[emisio]] de Televidaj Tagnovaĵoj okazis en [[Świdnik]] unua "promena manifestacio" – interesa formo de [[bojkoto]] de la reĝima [[propagando]] - la subtera [[Solidareco (Pollando)|Solidareco]] alvokis promeni [[Strikoj de Lublin|precize ĉi tempe]]
* [[1985]]: [[Hispanio]] post 16 jaroj malfermis sian [[landlimo]]n kun [[Ĝibraltaro]]
* [[1988]]: Diktatoro de [[Panamo]] [[Manuel Noriega]] estis akuzita pri [[narkotaĵŝakrado]] kaj [[monlavado]]
* [[1989]]: '''Brita novaĵkanalo [[Sky News]] ekfunkciis'''
* [[1994]]: [[Bosnia milito]]: 68 pereis kaj pli ol 200 vundiĝis sur foirplaco en [[Sarajevo]] rezulte de eksplodo de [[haŭbizo]], pafita de sieĝanta la urbon [[serboj|serba]] armeo
* [[1996]]: [[Włodzimierz Cimoszewicz]] iĝis ĉefministro de Pollando
* [[1997]]: Svisaj bankoj transdonis 100 milionojn da [[svisa franko|svisaj frankoj]] kiel rekompenco por heredantoj de siaj [[kliento]]j, kiuj pereis dum [[holokaŭsto]]
* [[2000]]: [[Dua Ĉeĉenia milito|Dua rusa-ĉeĉena milito]]: '''[[OMON]] [[masakro|masakris]] loĝantojn de vilaĝo Novije Aldi apud [[Grozno]]''' - pereis ne malpli ol 68 homoj
* [[2001]]: Dum bomba atenco en la [[metroo de Moskvo]] 15 personoj vundiĝis
* [[2006]]: [[Óscar Arias]] venkis balotojn pri la prezidanteco de Kostariko