Kaspia testudo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Western Caspian turtle (Mauremys rivulata), El-Al river.jpg|eta|dekstre|250px|Kaspia testudo.]]
La '''Kaspia testudo''' (''Mauremys caspica'') estas [[specio]] de [[testudo]] de la [[familio (biologio)|familio]] "Geoemydidae" (Geomidedoj) (= ''Bataguridae'', Bataguredoj), kiu vivas en la orientaj regionoj de la baseno de [[Mediteraneo]] el sudokcidento de la iama Sovetunio kaj centra [[Irano]] al [[Saudarabio]], [[Barejno]], [[Israelo]], kaj [[Libano]], norden tra [[Turkio]] ĝis [[Bulgario]], kaj tra [[Kipro]], [[Kreto]], kaj la Ionia Duoninsulo ĝis la iama Jugoslavio.
 
{{redaktata}}
''Mauremys caspica'' estas sablokolora al nigreca, mezgranda duonakva testudo, kiu povas atingi [[karapaco]]n 25 cm longa. Ties malgranda, ovoforma karapaco havas iome mezan kilon (pli bone disvolvigita en junuloj) kaj mildan, nesegilecan marĝenan bordon, kiu estas iom suprenturnita kaj fajna ĉe la vosto. Paro de malaltaj flankaj kiloj estas sur la pleŭraj ŝildoj de idoj, sed tiuj iĝas pli malaltaj laŭ tempopaso kaj malaperas komplete ĉe plenkreskuloj. La karapaco estas sablokolora al oliveca aŭ nigra kun flavaj al krem-koloraj retlinioj sur la ŝildoj, kaj kelkaj individuoj havas flavajn vertebrajn striojn. Tiuj helaj linioj malfortiĝas laŭ tempopaso, sed la pleŭraj bordoj iĝas pli malhelaj.