Maurice Seynaeve: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldono de naskiĝdato
Transiro al ido
Linio 4:
 
Seynaeve studis en la universitato de [[Gento]], kie li kunfondis Studentan Esperanto-Grupon en majo 1903. Ankoraŭ kiel studento, li fariĝis administranto de la monata Esperanto-gazeto ''[[Belga Sonorilo]]'', fondita en septembro 1902 de [[Charles Lemaire]]. Kiel ano de la statuta komisio, li kontribuis al la fondo de BLE en julio 1905 kaj fariĝis ĝia komitatano, poste ĝia ĝenerala sekretario.<ref>Vd. lian raporton en ''Belga Sonorilo'' de sept. 1905, repr. en ''Enciklopedio de Esperanto'' en la artikolo [[Esperanto-movado en Belgujo]].</ref> En la sekva aŭgusto li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) [[Lingva Komitato]] (LK)<ref>''[[Esperantista Dokumentaro]]'', kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21; tie kiel lia hejmurbo estas nomita "[[Kortrejko]]".</ref>.
 
Post la diplomiĝo li ekloĝis en [[Heule]] kaj malaperis el la Esperanto-movado.<ref>Laŭ letero de [[Gerard Debrouwere]] al [[Henri Sielens]] (27 marto 1974) li transiris al [[Ido]].</ref>
 
== Referencoj==