Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Korektetoj kaj stila pliklarigo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: ĝisdatigo de interprojekta ligilo post memstariĝo de Vikivojaĝo
Linio 29:
# '''Listoj de oftaj demandoj'''. Artikoloj en Vikipedio ne enhavu liston de oftaj demandoj. Anstataŭe, informoj en artikoloj havu karakteron de neŭtrala prozo. Eblas konsideri aldonon de oftaj demandoj al [[:b:|Vikilibroj]].
# '''Listoj aŭ deponejo de ajnaj temoj''' kiel (ekzemple, sed ne nur) citaĵoj, aforismo aŭ personoj. Se vi volas enmeti liston de citaĵoj aŭ aforismojn, enmetu ilin al nia frata projekto [[:q:|Vikicitaro]]. Nenio malbonas pri listoj, se iliaj eroj estas gravaj ''pro'' sia aparteno aŭ kontribuo al la temo. Vikipedio ankaŭ povas enhavi referenc-tabelojn kaj aliajn informojn en tabela formo por rapida referencado.
# '''Vojaĝogvidilo'''. Artikolo pri [[Parizo]] enhavu informojn pri gravaj monumentoj, kiel Ejfelturo aŭ Louvre, sed ne telefonnumerojn aŭ adresojn de hoteloj aŭ prezon de kafo en Champs-Elysées. Tiaj detaloj kaj stilo estas bonvena en novkonstruata frata projekto [[:incubatorvoy:Wy/eo/Ĉefpaĝo|Vikivojaĝoj]].
# '''Memormonumento'''. Forpaso de persono estas malĝoja sed Vikipedio ne estas loko por honorigi tiun personon. Temo de enciklopedia artikolo devas enhavi informojn pri gravaj partoj de la vivo de menciindaj personoj, ne eseojn pri kiel la familio memoros la personon.
# '''Genealogiaj registroj'''. Biografiaj artikoloj estu nur pri personoj iel menciindaj. Unu el la kriterioj por taksi menciindecon estas nombro de artikoloj aŭ aliaj mencioj en eksteraj fontoj (ĉu interretaj aŭ eksterretaj). Ne sufiĉe menciindaj personoj povas esti menciitaj kiel parto en aliaj artikoloj.