Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: ĝisdatigo de interprojekta ligilo post memstariĝo de Vikivojaĝo
Linio 391:
:Kara KuboF, pardonu, mi eĉ kvinfoje relegis vian proponon, tamen fakte mi ne sukcesis vidi en ĝi, kiel la afero funkcias. Se estas tiel simple vi povas tion ja klarigi konkrete anstataŭ nur papage ripeti, ke la afero estas simpla! Sed jam la eldiro ''la plej parto'' montras, ke ĝuste tiel ne estas, ne devas esti la plej parte, sed ĉiuj, por kiuj la nuna solvo funkcias! Krome vi ligas al anglalingva paĝo, kun tre teknikaj klarigoj kaj multaj mallongigoj ne kompreneblaj al laiko! Same nun via respondo ne estas kontentiga! Respondu mian demandon, do klarigu en kelkaj simplej frazoj, kiel tio funkcias, kaj nepra kondiĉo, donu grantion, ke tio funkcias por ĉiuj kaj ne nur por ''plej parto!'' Via nura aserto, ke via solvo estas same facile, neniel estas sufiĉa! Se vi ligas al klariga paĝo cetere, zorgu, ke ĝi estu disponebla en Esperanto (ne nur en la angla) kaj ke ĝi ne enhavu mallongigojn, kies signifo oni ne povas kompreni. Amike [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 19:01, 22 Feb. 2015 (UTC)
 
:: Nun en Diskutejo donis Aisano al vi instrukciojn kiel uzi Universalan LingvoSelektilon, ŝajne ankaŭ Pino komprenis, do mi esperas, ke tiaj instrukcioj sufiĉas ankaŭ por vi. Kiel vian testejon mi povas rekomendi Vikivojaĝon, kie vi povas utile tekston ankaŭ konservi, ekz. [[:incubatorvoy:Wy/eo/Svislando|Svislando]] estas ege mallonga. Mi supozis, ke por vi persone estas la angla lingvo neniu problemo ĉar vi estas profesia tradukisto (tamen mi konscias, ke por esperantistoj, kiuj ne parolas la anglan multe pli taŭgus Esperanta teksto; sed vi evidente al ili ne apartenas).
:: Fakte vian nepran kondiĉon "ke tio funkcias por ĉiuj kaj ne nur por ''plej parto''" nuntempa malnova x-sistemo ne plenumas. Vidu ekzemple problemojn de kutimaj redaktantoj, ĉe kiuj misfunkcias Varma Kato. Kiel robotisto mi ankaŭ povas vin informi, ke komence kompreni, kiel la afero funkcias vere ne estas primitiva kaj tio povas kaŭzi multajn fuŝojn (jam faris kaj necesis aldona korektado). Mi supozas, ke vi ne postulas tujan malŝalton de nuntempa malnova x-sistemo, ĉar ĝi ne funkcias por absolute ĉiuj. Fakte en reala mondo (male al teoria) oni apenaŭ povas kalkuli pri funkciado en ĉiuj okazoj - tamen ni provas kapti plejeble grandan parton de eblaj uzoj. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 22:56, 22 Feb. 2015 (UTC)