Citrus australasica: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
malgrandetaj korektoj
kat
Linio 1:
'''Citrus australasica,''' konata kiel citruskaviara lemono, estas arbedo aŭ malgranda arbo troviĝanta en la subvegetaĵaro de subtropikaj malaltaj pluvarbaroj en la marborda limregiono de Kvinslando kaj Novsudkimrio, Aŭstralio. La planto altas 2-6 metrojn. La folioj estas malgrandaj, 1-5 cm longaj kaj 3-25 mm larĝaj, glataj, kun la pinto tranĉita kaj krenata en la apekso. La floroj estas blankaj kun 6-9 mm longaj petaloj. La frukto estas cilindra, 4-8 cm longa, foje iomete kurba. Ĝi venas en malsamaj koloroj, inkluzive rozkoloran kaj verdan.
 
'''=== Kultivado kaj uzoj'''uzo ===
 
'''Kultivado kaj uzoj'''
 
 
La unuaj ne-indiĝenaj koloniigistoj konsumis la fruktojn konservante la arbetojn kiam ili utiligis la grundon por agrikulturo. La botanikistoj de la kolonio proponis, ke ili estu kultivataj, La citruskaviaro lemono tiam estis popularigita kiel indiĝena manĝaĵo. La globa pulpo estis komparita kun kaviaro kiu povas esti uzata kiel garnaĵo aŭ aldonita al malsamaj receptoj. La freŝa pulpo efikas kiel eferveska eksplodo de spica gusto dum ĝi estas maĉita. La suko de la frukto estas acida kaj simila al tiu de citrono. Konfitaĵoj kaj pikloj ankaŭ estas faritaj el ĉi tiu frukto. La ŝelo povas esti sekigita kaj uzata kiel spico.Estas vasta gamo de citruskaviara lemono koloroj, inkluzive de verda, flava, oranĝa, purpura, nigra kaj bruna. Oni supozas, ke ĝi havas la plej vastan koloran varion de iuj el la aliaj Citrusaj specioj. Ĝia komerca uzo komenciĝis meze de la 1990-aj jaroj en konfitaĵbutikoj, farante frandaĵojn el sovaĝaj fruktoj. Ĉirkaŭ 2000 ĝi estis vendita en restoracioj kaj freŝa frukto eksportiĝis.
 
Lastatempe ĉi tiu specio estis kultivata komerce responde al la alta postulo de la frukto. Estas kreskanta vario de genetikaj selektoj, kiuj estas greftitaj sur citrusgreftbazoj. Kun la neatendita pliiĝo de postulo de fruktoj, la ĉefa fonto de genetika materialo por disvastigo venas el sovaĝaj plantoj. En kultivado, la planto estas traktata same kiel la resto de la citrusaj specioj. Ĝi povas esti atakitaj del iuj damaĝbestoj kaj malsanoj postulantaj ĝiajn regadon en iaj situacioj. La plej oftaj estas koĉoj, raŭpoj, cinipaj insektoj kaj putrado de branĉoj. La esploroj de d-ro Andrew Jessop pri fruktomuŝo konkludis, ke ĝi ne estas gastiganta planto por ĉi tiu speco de muŝo kaj sekve ne riskas kvarantenon por importantaj landoj. Esplorado farita en la 1970-aj jaroj indikis ke sovaĝaj selektitaĵoj de ''C. australasica'' estis tre rezistema al ''Phytophthora citrophthora'' kiu kaũzas radikarmalsanon, rezultigante hibridigprogramon por obteni rezisteman citrusan greftbazon.
 
[[Kategorio:Arbedoj]]