Xie Jun: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e etaj korektoj + plibonigoj
e aldono de internaj ligiloj
Linio 5:
Xie komencis ludi [[ĉina ŝako|ĉinan ŝakon]] kiam ŝi estis ses jaraĝa kaj antaŭ la aĝo de 10 ŝi fariĝis la ĉinŝaka ĉampiono de la knabinoj en Pekino. Ĉe la instigado de registaraj instancoj, ŝi komencis ludi internacian ŝakon. Malgraŭ indiferentaj trejnadŝancoj, Xie fariĝis ĉina knabina ĉampiono en 1984. En 1988 ŝi kundividis la duan pozicion ĉe la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo en [[Adelajdo]], [[Aŭstralio]].
 
En la aĝo de 20 Xie gajnis la rajton defii la virinan mondĉampionon kaj en 1991 ŝi venkis Maya[[Maia Chiburdanidze]] el [[Kartvelio]], kiu havis la titolon ekde 1978, ŝi gajnis per poentaro de 8½-6½. En 1993 ŝi sukcese defendis la titolon kontraŭ Nana Ioseliani (venkante en la matĉo 8½-2½). Ŝi perdis la titolon kontraŭ [[Zsuzsa Polgár]] el [[Hungario]] en 1996 (8½-4½) sed reakiris ĝin en 1999 venkante alian ĉampioninon, Alisa Galliamova (8½-6½), post kiam Polgar rifuzis akcepti matĉajn kondiĉojn kaj perdis sian titolon. En 2000 FIDE ŝanĝis la formaton de la mondĉampionumo al knokaŭta sistemo kaj Xie gajnis la titolon denove, venkante en la finalo la samlandan ĉinan ludanton Qin Kanying per 2½-1½.
 
En [[Kantono (Ĉinio)|Kantono]] dum aprilo 2000, la virina ĉampiono Xie ludis matĉon kun iama mondĉampiono [[Anatolij Karpov]]. Nomita "Virina kontraŭ vira turniro", la matĉo konsistis el kvar ludoj ĉe normalaj tempokontroloj kaj du rapidaj ludoj. La kvar-matĉa parto estis gajnita de Karpov per 2½-1½ (1 venko kaj 3 egalvenkoj) kaj la rapida parto ankaŭ estis gajnita de Karpov per 1½-½ (1 venko kaj 1 egalvenko).<ref>{{citaĵo el la reto|url= http://www.chesscenter.com/twic/twic284.html#3 |titolo= the week in chess 284 |titolo-aldono= |alirdato= 2020-10-13|persona nomo= |familia nomo= |aŭtoroligilo= |kunaŭtoroj= |redaktinto= |dato= |formato= |verko= |eldoninto= London Chess Center |paĝoj= |lingvo= en|arkivurl= |arkivdato= |citaĵo= }}</ref>
Linio 35:
{{sinsekvo
|titolfono = lightblue
|antaŭ = [[Maia Chiburdanidze]]
|dosiero =
|post = [[Zsuzsa Polgár]]