Serakreis Jena: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
== Historio==
[[File:Hohe Lehde 1998-11-08 07.jpg|thumb|Detalo de la rondo-emblemo]]
Serakreis estis libera studentaro (do malo de tradiciaj [[studenta korporacio|koporaciojkorporacioj]]) kolektiĝante ĉirkaŭ la eldonisto Eugen Diederichs. El lia latilingva eldiro ''Sera, sera, juvenes quam virgines'' (do: ''kunigu knabojn kaj knabinojn'') oni formis la nomon Sera-uloj kaj sekve Sera-rondo. Baziĝinte sur la ideoj de la frua junularmovado kaj de [[Wandervogel]] flegitis popolaj dancoj kaj kantoj, kunaj aktorumado, (laŭt)legado kaj migrado. Kulmino estis la ĉiujara [[somermeza festo]] okazigita ekde 1908 ĉe Hohe Lehde proksime al [[Tautenburg]]. Kiel en aliaj ligoj tiutempaj oni zorgis pri natura vestaĵo, sana manĝado, deca festokulturo metante la arton en la mezo de propraj agadoj. Frue oni lernigis toleremon antaŭ alipensantoj.
 
Serakreis estis kunfondinto de [[Libergermana junularo]] kaj en 1913 kunorganizanto de la [[Unua libergermana junnulartago]] ĉe [[Hoher Meißner]] apud [[Hessisch Lichtenau]] (sub la ĉeforganizado de [[Christian Schneehagen]]). Tie prezentis la sera-anoj i.a. la teatraĵon [[johann Wolfgang von Goethe|goetan]] ''Ifigenio''. Aparte bonaj rilatoj ekzistis ĉiam kun la [[Akademia unio de Jena]] ''(Akademische Vereinigung Jena)'' kaj la lernejo [[FSG Wickersdorf]].