Martin Kocher: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Martin Georg KOCHER''' (naskiĝinta la {{Daton|13|9|1973}} en [[Salzburg]])<ref>[https://medienportal.univie.ac.at/uniview/professuren/cv/artikel/univ-prof-mag-dr-martin-kocher/ Kocher ĉe medienportal.univie.ac.at]</ref> estas [[aŭstrio|aŭstra]] ekonomikisto, iama universitata profesoro kaj senpartia politkisto. Ekde la 11.1.2021 li estas federacia ministro pri laboraj, familiaj kaj junularaj aferoj en la dua kabineto de [[Sebastian Kurz]] posteulante [[Christine Aschbacher]] kiu demisiis pro [[plagiato]]-riproĉoj pridisertaciaj.<ref>[https://orf.at/stories/3196846/ Anonco ĉe orf.at]</ref> Kocher estis profesoro pri Kondutekonomio kun aplikado en la aŭstria ekonomipolitiko ĉe la Instituto pri [[politika ekonomio]] kaj ĉe Vienna Center for Experimental Economics de la [[Universitato de Vieno]] kaj inter 2016 kaj 2021 scienca estro de la Instituto pri superaj studoj/IHS.
== Vivo==
Post studo de politika ekonomio ĉe la Universitato de [[Innsbruck]] li doktoriĝis tie en 2002. Lia habilitiĝo fariĝis en 2007, denove en Innsbruck. Jam antaŭ la fino habilitiĝa li gajnis alifontajn rimedojn, i.a. tra [[Nacia Banko de Aŭstrio]] kaj Raiffeisen-landobanko de [[Tirolo (Aŭstrio)|Tirolo]]. Kiel gastscienculo li restadis du jarojn ĉe la [[Universitato de Amsterdamo]].
 
En 2010 li iĝis profesoro ĉe [[University of East Anglia]] kiun li baldaŭ forlasis por sekvi vokon je la [[Universitato de Munkeno]]. Tie li jam estis studa dekano kaj dekano de la politikekonomia fakultato estante direktoro de la Munkena laborejo pri eksperimenta esplorado rilate ekonomion kaj socion/MELISSA, kiu rekta frukto estis de la ŝtata apog- kaj plibonigprogramo ''Exzellenzinitiative''. Ekde 2011 Kocher estas vizitanta profesoro ĉe la [[Universitato de Göteborg]]. Inter 2014 kaj 2016 li estis adjunkta profesoro ĉe la Kvinslanda teknika universitato de [[Brisbano]].