Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 961:
::: {{Komento}} Seksismo en la lingvo kaŭzas nur problemojn. Ju pli "konsekvenceme" oni enkondukas seksismon, des pli neuzebla fariĝas la lingvo. Jen: [[Novialo#Substantivo]]. [[Uzanto:Taylor 49|Taylor 49]] ([[Uzanto-Diskuto:Taylor 49|diskuto]]) 18:55, 9 jan. 2021 (UTC)
::: {{Komento}} Homoj kaj ĉiuj mamuloj nature ekzistas kun du malsamaj seksoj, kiel ankaŭ ovonaskuloj kaj eĉ plantoj. Nia moŝto Zamenhof kreis la sufikson '''-ino''' por precize distingi inter ina kaj vira seksoj. Estas tute logike kaj konforme al la vortfaro de Esperanto distingi (kiel farita en nia Vikipedio ekde ĝia origino en [[2001]] sen iu ajn kontraŭdiro) inajn kaj virajn personajn nomojn, per uzo de la '''-a''' finaĵo pri inaj sanktulinoj. Malrespektante tiun uzadon, Esperanto estus la nura lingvo kiu estus tiel malriĉa por ne plu kapablas klarigi kaj distingi tiujn fundamentajn diferencojn.--[[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 13:47, 11 jan. 2021 (UTC)
::::Ekzistas pli ol du seksoj. Aldone, tute ne estas logike kaj konforme al la esperanta gramatiko distingi tiel inter personaj nomoj. La Fundamento prezentas inajn nomojn kun la finaĵo -o, kaj PMEG ankaŭ diras, ke estas stranga rompo de nia simpla gramatiko, se oni uzus -a por vorto, kiu esence estas substantivo. Ankaŭ legu miajn sekvajn citaĵojn. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 23:24, 11 jan. 2021 (UTC)
:: {{Komento}} Jen citaĵo el la ekzercaro de la Fundamento: ''"li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto"''. La Fundamento jam donas bonan modelon por inaj nomoj. Kaj jen citaĵoj el PMEG: ''"Multaj pensas, ke virinaj nomoj sonas strange kun O-finaĵo pro influo de diversaj lingvoj, en kiuj O estas vira finaĵo, kaj A estas ina."'', ''"Sed uzi Esperantan A-finaĵon en vorto, kiu el ĉiuj vidpunktoj estas O-vorto, estas stranga rompo de la simpla Esperanta gramatiko."'', ''"La Fundamento uzas virinajn nomojn kun O-finaĵo. Tion oni rigardu kiel modelon."''. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 22:10, 9 jan. 2021 (UTC)