Arthur de Gobineau: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Joseph Arthur grafo de GOBINEAU''', nask. je la [[14-a de julio]] [[1816]], mort. je la [[3-a de oktobro]] [[1882]] en [[Torino]] estis franca [[nobelo]], diplomato, vojaĝinto kaj beletristo, kiun oni ofte konsideras, kiel la unuan teoriiston de [[rasismo]].
 
Kvankam li famiĝis kaj ofte cititis nuntempe kiel la fondinto de okcidenta rasismo, tiujn ideojn oni jam trovas antaŭ li, ekzemple jam en la priskribo de [[Linnaeus]] pri la diversaj [[homaj rasoj]]. Cetere liaj ideoj, kiuj siatempe estis apenaŭ konataj, kaj malmulte influis, ne estas vere tipaj de tio, kio estos la posta eŭropa rasismo (1), kvankam li ja estis eble la unua verki tutan libron pri la temo: ekzemple, male al plejaj rasismuloj, li ne konsideris ke la supera raso estas sia propra, sed la anglosaksa. Simile, male al plejaj rasismuloj li ne estis optimista sed pesimista, kaj antaŭvidis ĝeneralan miksiĝon de la rasoj kaj kadukiĝon de la homaro. Krome, li ne estis militisma aktivulo sed klera pacema salonema nobelulo kun beletraj ŝatoj kaj ne estis vera apoganto de la tiam komencanta eŭropa koloniismo. Eĉ en sia plej interesa libro, frukto de sia diplomatia kariero kaj vojaĝoj, "Tri jaroj en Azio" li priskribas kaj analizas, kun multe da detaloj, kaj sufiĉe da komprenemo, la landojn kaj sociojn renkontitajn (ĉefe [[Irano]] kaj [[centra Azio]]) , tiel kiel ili estis tiutempe. Alia signifa detalo: en siaj romanoj li, tutsame kiel la aliaj samtempuloj, uzas la vorto "raso" en la ĝis tiam tradicia signifo, t.e. familio, av-kaj-id-aro, "nomo" (en la aristokrata vidpunkto).
 
(1) multe pli tipaj kaj influhavintaj estis: [[Houston Stewart Chamberlain]] kaj [[Robert Knox]].