Joniga radiado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
riparas lingvajn kaj gramatikajn kaj sintaksajn problemojn
riparas lingvajn kaj fizikajn kaj sintaksajn problemojn
Linio 24:
El vidpunkto praktika, oni povas profiti la jonigadon por utilaj celoj. Ekzemple, oni povas ŝanĝi la ĥemiajn proprecojn de iu materio, ĝin submetante al [[surradiado]]. Ekzemploj de tia aplikado estas la radiaktivaj fulmoŝirmiloj (kiuj uzas la jonigadon de la ĉirkaŭa aero por, teorie, pli allogi la fulmojn), la incendidetektiloj, la polimerado de plastaj materioj, ktp. En tiuj kazoj oni povas uzi kaj partiklajn kaj elektromagnetajn radiadojn, kaj la elekto nur dependas de la specifaj detaloj dezirataj.
 
La dua grava aspekto okazas kiam la trairata materio estas la homa korpo. En tiu kazo la jonigado kaŭzas damaĝojn sur la vivajn ĉelojn. Tio ĉi havas konsekvencojn sur la sanon, ĉar ĝi pliigas la probablecon de estigo de [[kancero]] aŭ heredaj malsanoj kaj, se sufiĉe granda, ĝi povas kaŭzi aliajn malsanojn, kiel kataraktojn, bruligojn kaj eĉ la morton. Denove ekzistas malsimiloj inter ĉiuj tipoj de radiado, ĉar la menciitaj efikoj dependas interalie de la kapablo de la radiadoj eniri en la korpon, sed la fina damaĝo estas esence la sama. Samaj estas ankaŭ la teĥnikoj uzatauzataj por protekti kontraŭ tiu damaĝo, la tiel nomata [[radiprotektado]].
 
Ambaŭ tipojn de efekto oni povas kune bildigi per konata apliko de la radiadoj: la [[radioterapio]]. En tiu ĉi apliko, oni submetas la kancerajn ĉelojn al surradiado, t.e. al bombado per joniga radiado, por ilin mortigi. Tion oni povas fari pere de gama-radiado produktita de radiaktiva fonto, formata per izotopo kiel kobalto-60 aŭ cezio-137, aŭ pere de elektronoj akcelitaj per maŝino nomata partikla akcelilo. Ambaŭkaze la efektoj estas la samaj, kvankam denove la detaloj povas tre malsimili.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Nuklea bombo|Nuklea bombo (Atombombo)]]
* [[Partikla radiado]]
* [[Radioaktiveco]]