Karenoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Longneckkaren.jpg|eta]]
'''Karenoj''' estas grupa nomo por popoloj, vivantaj en la suda [[Birmo]] en triba sistemo kaj parolantaj ŝinoĉino-tibetajn lingvojn. Ili ne formas unuecan grupon, ili diferencas etne, lingve, religie aŭ ekonomie. Laŭ unu tradicia diferencigo ekzistas blankaj kaj ruĝaj karenoj. Al la antaŭajunuaj apartenas la popolgrupoj ''sgaw'' kaj ''pwo'', al la lastaj ''bre, padaung, yinbaw'' kaj ''zayein''.
 
La karenaj popoloj (plej granda malplimulto en [[Mianmaro]]) vivas en la sudokcidenta parto de la lando, ĉe la riverdelto [[Iravadio]], en la Pegu-montaro kaj apud la rivero [[Salvino]] kaj en la najbaraj teritorioj de [[Tajlando]].
 
Ekde post sendependiĝo de Mianmaro (1948), la diversaj, karenaj grupoj batalas [[gerilo|gerile]] kontraŭ la registaro. [[Kotulio]] (angle transliterata ''Kawthoolei'') estas nomo uzata de la karenoj kaj ilia sendependiĝa movado por la Karena Nacia Unio (KNU) por nomi la ŝtaton, kiun la KNU celas starigi en Birmo.
 
La virinaj anoj de la tribo ''paduang'' en Tajlando (regiono ''Mae Hong Son'') uzas kolringojn kiel ornamaĵojn. Oni nomas la virinojn ''ĝirafkolaj virinoj'' (vidu foton). La uzo de la kolringoj malfortigas la kolajn muskolojn, tial la depreno de tio kaŭzus malsaniĝon de la virino. En pli fruaj epokoj, la [[adulto]]n de la virino oni punis per depreno de la kolringoj. La tribo originale vivis en Mianmaro, sed la soldatoj forpelis ilin.
 
== Vidu ankaŭ ==