Ora Tagiĝo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Seader (diskuto | kontribuoj)
the source is besides not being a reliable scientific source not claiming that all the attacks were by this group. So this map is against Wiki guidelines for NPOV
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
'''Ora Tagiĝo''', [[greka lingvo|greke]] '''Χρυσή Αυγή''' {{prononco|ĥrisi avgi}}, estas [[novnaziismo|novnaziisma]], do [[dekstra ekstremismo|dekstre ekstremisma]] [[politika partio]] en [[Grekio]]. Ĝi kiel politika partio ekzistas ekde novembro [[1993]] (kiel socia organizaĵo jam ekde la jaro [[1985]], sekve de samnoma gazeto "Ora Tagiĝo" kiu jam aperis ekde 1980), sed nur en la jaro [[2010]] internacie ricevis signifan atenton: En la komunuma baloto en [[novembro 2010]] la partio en la grekia ĉefurbo [[Ateno]] ricevis 5,3 procentaĵojn de la balotaj voĉoj kaj de tiam havas unu reprezentanton en la urba parlamento. En la naciaj parlamentaj balotoj de [[majo 2012]] la partio unuafoje ekreprezentiĝis en la [[grekia parlamento]], per 21 parlamentanoj, kaj en la tuj sekva [[Parlamenta baloto en Grekio la 17-an de junio 2012|baloto de junio]] perdis tri parlamentajn seĝojn kaj do reprezentiĝas per 18 parlamentanoj.
 
[[File:Golden Dawn demonstration 1.jpg|thumbnail|maldekstre|Manifestacio de la ekstremdekstra naziismeca partio Ora Tagiĝo en 2012.]]
Partiestro ekde la fondo de la organizaĵo respektive partio estas ''Nikolaos Miĥaloliakos'' (Νικόλαος - aŭ pli mallonge Νίκος - Μιχαλολιάκος). Oficiale li estas ĝenerala sekretario de la partio, sed li instigas siajn subtenantojn nomi lin "αρχηγός" {{prononco|ArĥiGOS}}, do "gvidisto". La {{daton|28|septembro}} [[2013]] li malliberiĝis pro akuzo pri fondo de krima organizaĵo, post kiam jam antaŭe en sia kariero li plurfoje post provokoj estis malliberigita.