Parolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Parolo''' estas [[lingvo|lingva]] ago per kiu estiĝas [[eldiro]]j kiuj povas komuniki informon de inicianto al ricevanto. El [[Lingvistiko|lingvistika]], [[fonetiko|fonetika]] kaj [[akustiko|akustika]] vidpunktoj, '''parolo''' estas [[modulado]] de [[voĉo]] per lingvaj [[signoj]] aŭ la rezulto de tia ago.
 
Parolo montriĝas [[fiziko|fizike]] en formo de [[akustiko|akustika signalo]] kiu estiĝas nature en la '''[[parolorgano]]''' kaj kiu perceptiĝas per la [[aŭdado|aŭda senso]]. Kiam la vizaĝo de la parolanto videblas, ĝi ankaŭ montriĝas [[optiko|optike]] en formo de videblaj movoj. Tio kontribuas al la perceptado de la parolo kaj ebligas [[liplegado]]n.
 
Kvankam en ĝenerallingva uzo oni intencas per ”parolo” nur perbuŝan lingvan agon, [[lingvo|lingva]] ago per kiu estiĝas [[eldiro]]j kiuj povas komuniki informon de inicianto al ricevanto eblas ankaŭ per gestoj. En la kazo de [[signolingvo|gestlingvo]], ”parolo” montriĝas fizike en formo de [[optiko|optika signalo]] kiu estiĝas per manaj kaj facaj gestoj. Tiaj gestoj povas esti perceptataj ne nur per la [[vidado|vida senso]], sed ankaŭ per la [[tuŝo|tuŝa]]. Tio ebligas lingvan komunikadon ankaŭ al personoj kiuj estas kaj [[surdeco|surdaj]] kaj [[blindeco|blindaj]].
 
En alia ĝenerallingva senco, oni uzas la vorton "parolo" por esprimi penson: ''aŭskultu miajn parolojn''; ''glataj paroloj''; ''paroloj de prudento''. Kontraste kun vorto, parolo atentigas pri la temo, vorto pri la esprimmaniero.
 
La [[parola komunikado]] estas establita inter du aŭ pliaj personoj, ĝi havas kiel komunikrimedo la parolon kaj kiel kodo unu lingvon. Ĉiu tekniko uzata cele al interŝanĝo de ideoj havas kampon de aplikado tre varian, inter kiuj figuras: personan, socian, profesian, politikan aŭ sciencan, inter aliaj.
 
==Vidu ankaŭ==