Ekologio: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 1 monato
sen resumo de redaktoj
e (→‎Ekologia scienco: Korektis tajperaron)
 
La plej fundamentaj subfakoj de ekologio estas [[populaciekologio]], komunuma ekologio, kaj ekosistema ekologio.<ref>Krebs, Charles. Ecology: The Experimental Analysis of Distribution and Abundance, 6th Edition. Pearson. ISBN: 978-0321507433</ref> [[Aŭtoekologio]], la studo de specioj unuope, foje ankaŭ estas inkluzivita. Populaciekologio studas la nombrojn kaj dinamikon de specipopulacioj, kaj interagoj inter du specioj. Ekzemple, ĝi enhavas demandojn pri la kreskado aŭ malkreskado de populacioj, kaj kiel populacioj disvastiĝas.
 
Komunuma ekologio studas ekologianekologiajn komunumojkomunumojn, ankaŭ nomitaj "[[Biocenozo|biocenozoj]]". (Lala lasta vorto estas pli populara en la iamaj sovetaj landoj.). Ĝi estas tre diversa subfako de ekologio. Gravaj temoj en komunuma ekologio estas interagoj inter du aŭ pli specioj, aparte kompleksaj retoj de interagoj (ekzemple trofaj retoj) kaj biodiverseco: kial estas pli da specioj en iuj lokoj ol aliaj lokoj.<ref>Morin, Peter J. Community Ecology, 2nd Edition. (2011) ISBN: 978-1405124119</ref>
 
Ekosistema ekologio studas la fluado de [[energio]] kaj [[Kemia elemento|kemiaj elementoj]] en [[Ekosistemo|ekosistemoj]]. Aparte gravaj elementoj estas karbono, nitrogeno kaj fosforo, ĉar ili necesas por vivo. Nune, pro [[tutmonda varmiĝo]], multaj ekologistoj studas karbonon en ekosistemoj.