Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 1 079:
:::::Ĉu vi povus prezenti almenaŭ ekzemplon de tiuj "privataj insultoj"? [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 06:53, 17 jan. 2021 (UTC)
:Mi pardonpetas pri la uzo de la vorto "merdo", kiu eble enmerdigis simplan aferon. Certe la uzado de "kontinenta" por "eŭropa" escepte britoj, kvankam disvastigita ankaŭ en aliaj fakoj, ne estas tiom internacia kiom oni diras. Eĉ ne estas eŭropeca, sed nur angleca kiel vidpunkto. Eble kelkaj vikipediistoj alkutimiĝis al tia nomigo, sed ne estis mi kiu inventis terminon, nek proponis ludon. Mi estas serioza tradukanto kaj vidas kiam la traduko malkongruas. Ĉu mi proponis terminon nekompreneblan? Ĉu la termino "eŭropa" eĉ rilata al filozofio estas nekomprenebla? Mi triste legas la vortojn de kolego RG72: "[...] ne kreas propran sistemon surbaze de vidpunktoj de vikipediistoj. Se vi ne kontentiĝas pri tiu rolo, sekvu pli ambician vojon de originalaj esploroj — ekster Vikipedio." Mi nek povas nek volas trovi vortojn por konsideri tiun sintenon. Se oni argumentas al mi, ke movo de kategorio estas komplika afero, ke la temo ne estas tiom grava, kaj ja ekzistas iu agnoskita "kontinenta filozofio", tiun simplan argumenton mi akceptus, kaj forgesus pri mia dekomenca propono, tamen la galo amaras. En la vikipedia artikolo [[Filozofio]] oni parolas pri diversaj skoloj de diversaj landoj, sed oni ne fokusas tiom pri "kontinenta", prie estas nur malgranda ĉapitreto. Kaj tie kaj en la anglalingva kaj en la hispanlingva versioj estas klara diferenco inter okcidenta kaj orienta filozofio, kaj estas menciata "kontinenta" nur kiel multaj aliaj filozofioj. Kurioze estas artikolo en diversaj vikipedioj pri la "kontinenta filozofio", sed ne en Esperanto! Jen agadkampo por la defendantoj de la ardo tiuafere. Mi nek volas nek volis krei militon; mi jam vidas, ke estas kolegoj kiuj facile pafas. Mi preferas kunlabori.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 20:25, 19 jan. 2021 (UTC)
::Mi ne scias pri kiu temas, ja mi pafis kontraŭ neniu kaj certe ne eldiris "privatajn insultojn" kontraŭ iu ajn (ankaŭ ne publikajn). Mi nur memorigis ke nia celo estas modesta — speguli jaman vortuzon kaj jamajn konojn. Ni ne rajtas publikigi ĉi tie proprajn esplorojn, nur referenci al la jam publikigitaj. Se iu opinias ke ''kontineta filozofio'' estas malĝusta termino, li devas pruvi tion, ne simple fantazii. Nun ni vidas en alilingvaj vikipdeioj: {{lang-ru|Континентальная философия}}, {{lang-en|Continental philosophy}}, {{lang-af|Kontinentale filosofie}}, {{lang-es|Filosofía continental}}, {{lang-fr|Philosophie continentale}}, {{lang-nl|Continentale filosofie}}, {{lang-pl|Filozofia kontynentalna}}, {{lang-pt|Filosofia continental}}... Ĉu mi daŭrigu? Ĉu vere ne ekzistas realaj plibonigindaĵoj en nia Vikipedio olkrom inventado de novaj terminoj? Mi dubas. [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 04:10, 20 jan. 2021 (UTC)
 
=== [[Kronvirusa pandemio de 2019-2020]] => [[Pandemio KOVIM-19]] ===