Nehemiah Grew: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Nehemiah GREW''' ([[Warwickshire]], 26a de Septembro 1641 - 25a de marto 1712) estis brita kuracisto kaj [[botanikisto]]. Kiel botanikisto, li estis specialisto en priplanta fiziologio kaj anatomio. Li estas konata kiel la "Patro de la [[Plantanatomio]]".
 
==Kariero==
Li studis en Pembroke ([[Kembriĝo]]), gradiĝis en 16611​ kaj dek jarojn poste li doktoriĝis en [[Medicino]] ĉe la [[Universitato de Leiden]], per disertacio titolita ''Disputatio medico-physica de liquore nervoso''. Li ekstudis kaj observis pri la anatomio de la plantoj en 1664. Helpita de la episkopo [[John Wilkins]], li en 1670 prezentis al la [[Royal Society]] eseon titolitan ''The Anatomy of Vegetables begun'', per kiu la venontan jaron li estis akceptita kiel membro de tiu socio.
 
En [[1682]] li publikigis sian plej gravan verkon, nome ''Anatomy of Plants'', kiu grandparte estis kolekto de liaj iamaj verkoj. Ĝi estis dividita en kvar volumoj: nome ''Anatomy of Vegetables begun'', ''Anatomy of Roots'', ''Anatomy of Trunks'' kaj ''Anatomy of Leaves, Flowers, Fruits and Seeds'', ilustrita per 82 bildoj akompanata de sep dokumentoj ĉefe pri kemio. La verko elstaras speciale pro siaj priskriboj pri la strukturo de la plantoj, krome ĝi identigas preskaŭ ĉiujn ŝlosilajn diferencojn ene de la [[morfologio (biologio)|morfologio]] de la [[tigo]] kaj de la [[radiko (botaniko)|radiko]]. Aliflanke, li pruvis, ke la [[floro]]j de [[Asteracoj]] estas formataj per multaj unuoj kaj kaj li deduktis ĝuste, ke la [[stameno]]j estas masklaj organoj. Tiu verko enhavas ankaŭ la unuan [[mikroskopo|mikroskopan]] priskribon de la [[poleno]].
 
{{redaktata}}
Granda parto de lia plinoviga laboro per [[mikroskopo]] estis samtempa de tiu de [[Marcello Malpighi]], pro kio ambaŭ interŝanĝis espertojn. Tamen, la laboro de Grew pri poleno estis pli etenda ol tiu de Malpighi, kio rezultis en la malkovro ke, kvankam ĉiuj polenoj estas pli malpli bulformaj, la grando kaj la formo diferencas inter specioj, sed, la poleneroj de specio estas ĉiuj egalaj. Tiu malkovro estis ŝlosila por la kampo de la [[polenoscienco]].<ref> Manten, A.A. (1967). 1-4. «Lennart von post and the foundation of modern palynology». Review of Palaeobotany and Palynology 1: 11-22. doi:10.1016/0034-6667(67)90105-4. </ref>
 
Linio 36 ⟶ 37:
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commons|Nehemiah Grew|Nehemiah Grew}}
* {{BHL author}}
* {{cite DNB |wstitle=Grew, Nehemiah |volume=23 |short=x}}
* [http://www.botanicus.org/item/31753000008869 "The Anatomy of Plants" by Nehemiah Grew in ''Botanicus.org'']
* [http://library.cincymuseum.org/bot/grew.htm Nehemiah Grew info from the Hauck Botanical online exhibit]