Drabaj ĉambretoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
[[File:Drábské světničky (23).jpg|right|thumb|250px|Drabaj ĉambretoj]]
[[File:Drabske svetnicky9.jpg|right|thumb|250px|Vido el Drabaj ĉambretoj]]
'''Drabaj ĉambretoj''' (ĉeĥe '''Drábské světničky''') kun eksa [[roko|rok]][[burgo]] estas regiono de 7 rok[[grejso|grejsaj]] blokoj en [[rokurbo Příhrazy]]. Ili situas en katastra teritorio [[Dneboh]], proksimume 7 km de [[Mnichovo Hradiště]].
 
En la teritorio de Drabaj ĉambretoj foje estadis fortikigita [[slavoj|malnovslava]] burgejo. Arkeologiaj trovaĵoj pruvas, ke la burgo estiĝis iam en la [[13-a jarcento]]. Ties konstruintoj lerte eluzis terenon al ĝia lokigo kaj la burgo estis danke al sia nealirebleco siatempe preskaŭ nekonkerebla. Ĝi estis kunigita kun pluaj rokblokoj per [[ligno|lignaj]] [[ponto|pontetoj]]. Sur [[roko]]j estis konstruitaj ŝtuparejoj kaj irejoj. En la rokoj estis iom post iom elhakitaj ĉambroj, multfoje ankaŭ plenigitaj per lignaj alkonstruaĵoj kaj [[palisado]]j. En la rokoj ĝis hodiaŭ restis restaĵoj de 18 ĉambretoj aŭ tute aŭ parte elhakitaj en la grejsan rokon kaj spuroj post sep lignaj konstruaĵoj kaj ses pontaj konstrukcioj kunigantaj la unuopajn rokblokojn. Iom post iom ĉi tie estis konstruita la tuta soldata defendsistemo plenigita je loĝĉambroj, preĝloko kun predikejo, arestejo kaj gardistejo. En la tempo de kontraŭreformado ĉi tie kaŝis sin protestantoj. Post [[batalo ĉe Lipany]] la tuta sistemo komencis dezertiĝi. Sed Drabaj ĉambretoj havis sian signifon ankaŭ en la [[20-a jarcento]], kiam en la elhakitaj ĉambroj kaŝis sin [[partizano]]j. Ankaŭ ĉi tie vivis kelke da jaroj malriĉularo.