Bayambang: Malsamoj inter versioj
urbego |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:17, 21 jan. 2021
Bayambang, - tagaloge Bayan ng Bayambang - estas kvinaklasa urbego (laŭ loka klasifiko municipo) en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Iloko, en provinco Pangasinano. Signifo de la loknomo estas necerta, nebula. Bayambang havas 77 distriktojn, el tiuj 11 urbaj kaj 66 kamparaj distriktoj.
Bayambang | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2423 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 129 011 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 896 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 43′ N, 120° 21′ O (mapo)15.716667120.35Koordinatoj: 15° 43′ N, 120° 21′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 20 m [+] | ||
Areo | 143,94 km² (14 394 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bayambang [+] | |||
Geografio
Bayambang situas sur ebenaĵo [1]. Malasiqui troviĝas 13, San Carlos (Pangasinano) 19, Urdaneta 22, Dagupan 29, provinca ĉefurbo Lingayen 34, regiona ĉefurbo San Fernando (La-Unio) 89, Kezonurbo 141, ĉefurbo Manilo 147, Puerto Princesa 700, Cebuurbo 717, Dabao 1123 kilometrojn (aere) [2].
Historio
Bayambang estis fondita en 1600 fare de hispanoj, sed antaŭ 1591 jam dominikanoj estis en tiu loko. En la dua duono de la 19-a jarcento Bayambang estis la plej riĉa komunumo en la provinco dank' al la fama irigacia sistemo, kiun la misiistoj konstruis, kaŭzante abundan rikolton sur la fekundaj kampoj. Granda tertremo okazis en 1892, eĉ ŝtonaj kirkoj kolapsis. La hispanan regadon sekvis dominado de Usono, fine la mallonga japana okupo (1942-1945). La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj.
Fontoj
- WikiTrans