Veturilaro de la Moskva metroo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
 
===== Vagonoj de la tipo A =====
Plej unuaj metroaj vagonoj en [[Sovetunio]] estis kreitaj speciale por la Moskva metroo. Produktis ilin la Mitiŝĉa maŝinkonstrua uzino de la 1934 ĝis la 1937 jaro. Tute estis produktitaj 55 motoraj kaj 56 remorkaj vagonoj, el ili oni formis 55 duvagonajn sekciojn. Ĉiuj tiaj sekcioj estis liverita al Moskvo.
 
La trajnoj konsistis el la sekcioj. Komence ilin farbis dukolore flavgrize supre kaj brune malsupre. Post la [[dua mondmilito]] ĉiuj vagonoj estis refarbitaj griz-verde supre kaj malhel-blue malsupre. La pasaĝerejo enhavis 52 sidlokojn.
 
La vagonoj estis ekspluatitaj kiel pasaĝeraj de la 1935 ĝis la 1975 jaro.
 
===== Vagonoj de la tipo B =====
La vagonoj estis plibonigita varianto de vagonoj de la tipo A, kaj havis ne gravajn konstrukcian diferencon de ili. Estis produktitaj en la Mitiŝĉa uzino de la 1937 ĝis 1939 jaro. Tute estis produktitaj 81 motoraj kaj 81 remorkaj vagonoj, el ili oni formis 81 duvagonajn sekciojn. La vagonoj estis ekspluatitaj kiel pasaĝeraj de la 1937 ĝis la 1975 jaro.
 
===== Vagonoj de la tipoj V (V1, V2, V3 kaj V4) =====
Adaptitaj trofeaj vagonoj de la tipoj C-1, C-2, kaj C-3 el la [[metroo de Berlino]]. La vagonojn produktis diversaj uzinoj de Germanio. La tipon C-1 produktis uzino en Orenŝtejn-Kopel de la 1926 ĝis la 1927 jaro, la tipojn C-2 kaj C-3 -- la uzino Vegman de la 1929 ĝis la 1930 jaro. En Sovetunio oni ŝanĝis la latinan "C" per la cirila "V" (de la rusa "Vojennij" (Milita)) kaj vagonoj estis renomitaj kiel la V-1, V-2, kaj V-3. Plejmulto de tiutipaj vagonoj havis po tri pordojn ĉiflanke, sed kvar vagonoj V-1 havis po kvar pordojn. Entute en Moskvo estis enportigitaj 24 vagonoj V-1, 59 V-2 kaj 27 V-3.
 
Vagonoj V-22a kaj V-33a estis ekspluatitaj kiel motoraj, sed V-11a kiel remorkaj. Poste parto de tipoj V-1-tipaj en Moskvo estis refarita en motoraj kaj renomita al V-4. La pasaĝerejo de ĉiu V-tipa vagono (se ili havis stirejon) havis 44 sidlokojn. Se ili ne havis stirejon, tiam ili havis 52 sidlokojn. Formi trajnon eblis el diverstipaj vagonoj sed komune V-2 kaj V-3 funkcii ne povis.
 
Vagonoj V-1-tipaj vagonoj estis ekspluatitaj kiel pasaĝeraj de la 1947 ĝis la 1968 jaro, la V-22a de la 1947 ĝis la 1965 jaro, la V-33a de la 1947 ĝis la 1958 jaro. Funkciado de multaj tiaj vagonoj malbonis pro malesto de rezervaj pecoj.
 
===== Vagonoj de la tipo G (81-701) =====
La vagonojn estis produktataj en Mitiŝĉa uzino de la 1939 ĝis la 1940 jaro, kaj ĝis 1947 ĝis 1955 jaro. El ili en Moskvo estis liveritaj 385 vagonj. Komence de la tilo ĉiu vagono estis motora kun stirejo. La vagonoj, se kompari kun la tipoj A kaj B, havis pli malpezan kaj aliforman karoserion, sed ankaŭ havis 52 sidlokojn. Oni farbis ilin dukolore: helblue aŭ grizverda malsupre kaj malhelblue supre.
 
La vagonoj estis ekspluatitaj kiel pasaĝeraj de la 1941 ĝis la 1983 jaro.
 
===== Vagonoj de la tipo D (81-702) =====
Ilin produktis la Mitiŝĉa uzino de la 1949 ĝis la 1963 jaro. Unua eksperimenta sesvagona trajno produktita en la 1949 jaro havis la tipon "M-5", sed post plibonigo kaj reekipigo estis renomita al la "UM-5". Tute al Moskvo oni liveris 489 tiajn vagonojn. 6 havis la tipon "M5" kaj 483 la tipon "D".
 
Ekstere la vagonoj similis al la G-tipaj, sed havis malpli pezan karoserion. Ankaŭ oni relokigis la seĝojn, pro tio ili plivastigis, sed plimalmultis (44 anstaŭ 52). Farbis ilin tiel same kiel la G-tipaj.
 
Oni ekspluatis ilin kiel pasaĝiraj ĝis la 1955 ĝis la 1995 jaro. Post malregistrado el la pasaĝira veturilaro ili estis uzata kiel servaj.
 
===== Vagonoj de la tipoj Je =====