23-a de januaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: sekreta interkonsento itala-kroata
→‎Eventoj: 1941-militaj eventoj
Linio 40:
* [[Dua mondmilito]]:
** [[1940]]: [[Germana okupado de Pollando]]: [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis apud [[Obrzycko]] 14 polojn; superurbestro de [[Sosnowiec]] anoncis [[deportado]]n de [[judoj]] ne pli malfrue ol en 1941; en [[Ĉefgubernio| Ĝenerala Gubernio]] aperis ordono deviganta polan loĝantaron laŭ alvoko liveri [[ĉevalo|ĉevalajn]] veturilojn kune kun prizorgantaj personoj; nokte de la 23-a/24-a de januaro en [[Lvovo]] soveta [[NKVD]] arestis polajn verkistojn; en [[Parizo]] okazis inaugura kunsido de la Nacia Konsilio de Pola Respubliko sub prezidanteco de [[Ignacy Jan Paderewski]], kiu diris: ''Tragika momento, kiun Pollando travivas, starigas antaŭ ni unusolan celon de niaj streboj - la finan venkon kaj liberigon de la lando de malamikoj'' - vastajn fragmentojn de alparoloj citas konspira gazetaro, kiel "Polska Żyje!" (Pollando Vivas!); sekreta interkonsento inter itala ministro pri eksterlandaj aferoj [[Galeazzo Ciano]] kaj kroata [[faŝismo|faŝisto]] [[Ante Pavelić]] pri estonta itala-kroata dogana, mona kaj persona unio
** [[1941]]: Proviz-Oficejo en [[Varto]]-Lando provizore stopis vendadon al poloj de [[sukero]], [[tritiko|tritika]] [[faruno]] kaj [[grio]]; en [[Lodza geto]] strikis 350 judoj laborantaj kiel [[lignaĵisto]]j, la strikon post kelkaj horoj subpremis [[Judenrat|juda polico]] - [[konspiro|konspira]] "[[Biuletyn Informacyjny]]" el [[Varsovio]] en artikolo ''[[Civila malobeo]]'' difinis tiun ĉi batalformon; [[Londono]]: ĉefkomandanto [[Władysław Sikorski]] ordonis al polaj soldatoj sendi al Pollando nek monon nek pakaĵojn, pro tio ke ili ne atingas adresitojn; sukcesa trairo de 5 [[Norvegio|norvegaj]] ŝipoj de [[Göteborg]] tra [[Skagerrak]] ĝis britaj [[haveno]]j; [[Rumanio|rumana]] registaro subpremis [[puĉo]]n de [[Legiana movado (Rumanio)|Legiana movado]]
** [[1942]]: En [[Poznań]] germanoj [[gilotino|gilotinis]] 12 [[poloj]]n; [[Londono]]: [[pola ekzila registaro]] kaj [[ĉeĥoslovaka ekzila registaro]] subskribis interkonsenton pri la [[principo]]j de [[konfederacio]], kiu post la dua mondmilito antaŭvidis komunan eksteran, defendan kaj ekonomian politikon; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: en [[Tula provinco]] estis forpelitaj germanaj okupantoj
** [[1943]]: En [[distrikto Lubartowski]] ĝendarmoj pafmortigis 27 judojn kaj polon, kaj en Lubotyń 8 polojn; [[Ministerio pri eksteraj aferoj]] de [[Nazia Germanio]] opiniis ke pro falo de la pola [[ŝtato]] polaj [[oficiro]]j malliberigitaj [[invado en Pollandon|septembre 1939]] ne plu restu traktataj kiel [[militkaptito]]j; vasta distribuo de la filmo ''[[Casablanca (filmo)|Casablanca]]'', lige al la [[konferenco]] de [[Kazablanko]], komencita; germana-itala kirasita armeo evakuiĝis de [[Tripolo]] retiriĝante direkte al [[Tunizio]]