Ferdinand Höfer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
==Vivo==
Höfer, post finitaj gimnaziaj studoj kaj vojaĝoj tra Germanujo, Nederlando, Belgio kaj Norda Francio, aliĝis voluntule en [[Marseille]] en 1830 al kampanjo [[turkoj|kontraŭturka]] por okupadi [[Peloponeso]]n; li ĉiam revis pri iumaniera atingo de la [[Proksima Oriento]]. En 1831 li iĝis instruisto en Franclando por la lingvoj helena, germana, angla kaj itala. PorLaŭ komisio de la kulturfilozofo [[Victor Cousin]] li faris diverajndiversajn tradukojn. Poste li studis medicinon kaj deĵoris kuraciste en [[Parizo]]. En 1851 li transprenis la ĉefredaktadon por la enciklopedio biografia »Nouvelle Biographie générale« (1851–66, 46 vol.), por kiu li mem kontribuis ne malmulton.
 
Krome li publikigis »Histoire de la chimie« (1842–43, 2 vol.; dua eldono en 1869; kun tradukoj en multajn lingvojn); »Dictionnaire de chimie et de physique« (1846, tria eldono 1857); »Dictionnaire de médecine pratique« (1847); »Dictionnaire de botanique« (1850); »La Chaldée, Afrique australe etc.« (1848); »L'homme devant ses œuvres« (sub la pseŭdonimo ''Jean l'Ermite'', 1872) kaj historion de astronomio, botaniko kaj zoologio (1873).