Ferdinand Höfer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
==Vivo==
Höfer estis la filo de Johann Nicolaus Höfer, komizo de [[oleaĵoj]] kja de Susanne Margarethe Oberländer, filino de forĝisto. Post finitaj gimnaziaj studoj kaj vojaĝoj tra Germanujo, Nederlando, Belgio kaj Norda Francio, li aliĝis voluntule en [[Marseille]] en 1830 al kampanjo [[turkoj|kontraŭturka]] por okupadi [[Peloponeso]]n; li ĉiam revis pri iumaniera atingo de la [[Proksima Oriento]]. La celo veni ĝis [[Konstantinoplo]] tamen ne realiĝis. Do en 1831 li iĝis instruisto en Franclando por la lingvoj helena, germana, angla kaj itala. Laŭ komisio de la kulturfilozofo [[Victor Cousin]] li faris diversajn tradukojn kaj eĉ fariĝis ties sekretario. PostePost rompiĝo deĵorkontrakta ĉe Cousin li studislaboris medicinonkiel ĵurnalisto kaj tradukisto antaŭ ekstudo de fiziko, ĥemio kaj medicino. Sekve li deĵoris kuraciste en [[Parizo]]. En 1851 li transprenis la ĉefredaktadon por la enciklopedio biografia »Nouvelle Biographie générale« (1851–66, 46 vol.), por kiu li mem kontribuis ne malmulton.
 
Krome li publikigis »Histoire de la chimie« (1842–43, 2 vol.; dua eldono en 1869; kun tradukoj en multajn lingvojn); »Dictionnaire de chimie et de physique« (1846, tria eldono 1857); »Dictionnaire de médecine pratique« (1847); »Dictionnaire de botanique« (1850); »La Chaldée, Afrique australe etc.« (1848); »L'homme devant ses œuvres« (sub la pseŭdonimo ''Jean l'Ermite'', 1872) kaj historion de astronomio, botaniko kaj zoologio (1873).