Ferdinand Höfer: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
 
==Vivo==
Höfer estis la filo de Johann Nicolaus Höfer, komizo de [[oleaĵoj]] kja de Susanne Margarethe Oberländer, filino de forĝisto. Post finitaj gimnaziaj studoj kaj vojaĝoj tra Germanujo, Nederlando, Belgio kaj Norda Francio, li aliĝis voluntule en [[Marseille]] en 1830 al kampanjo [[turkoj|kontraŭturka]] por okupadi [[Peloponeso]]n; li ĉiam revis pri iumaniera atingo de la [[Proksima Oriento]]. La celo veni ĝis [[Konstantinoplo]] tamen ne realiĝis. Do en 1831 li iĝis instruisto en Meza Franclando por la lingvoj helena, germana, angla kaj itala. Ekde 1834 li loĝisen la franca ĉefurbo. Laŭ komisio de la kulturfilozofo [[Victor Cousin]] li faris diversajn tradukojn kaj eĉ fariĝis ties sekretario. Post rompiĝo deĵorkontrakta ĉe Cousin li laboris kiel ĵurnalisto kaj tradukisto antaŭ ekstudo de fiziko, ĥemio kaj medicino. Sekve li deĵoris kuraciste en [[Parizo]]. Por la franca registaro li plurfoje estis en Germanujo por studi la tienan publikan medicnan sistemon kaj raporti prie. En 1851 li transprenis la ĉefredaktadon por la enciklopedio biografia »Nouvelle Biographie générale« (1851–66, 46 vol.), por kiu li mem kontribuis ne malmulton. Krome li ĉiam strebis disponigi la artikolojn kiel bele plej klare kaj kompakte.
 
Krome li publikigis »Histoire de la chimie« (1842–43, 2 vol.; dua eldono en 1869; kun tradukoj en multajn lingvojn); »Dictionnaire de chimie et de physique« (1846, tria eldono 1857); »Dictionnaire de médecine pratique« (1847); »Dictionnaire de botanique« (1850); »La Chaldée, Afrique australe etc.« (1848); »L'homme devant ses œuvres« (sub la pseŭdonimo ''Jean l'Hermite'', 1872, kvazaŭ la krono de liaj sciencaj laboroj) kaj historion de astronomio, botaniko kaj zoologio (1873).