Vatapao: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e bildo
Linio 1:
[[Dosiero:Vatap%C3%A1.jpg|eta|Vatapao]]
'''Vatapao''' (jorube: vata'pa, [vɐtɐˈpa]) estas afro-brazila plado el erigita [[pano]], [[salikoko]], [[kokosa lakto]], fajne muelitaj [[arakido]]j kaj [[palmoleo]] pistita en kreman paston. Ĝi estas tipa manĝaĵo de Salvador, Bahio kaj ĝi kutimas ankaŭ al la norda kaj nordorienta regionoj de Brazilo. En la nordorienta ŝtato [[Bahio]] ĝi estas ofte manĝata kun [[akaraĵeo]] kaj kiel rita oferto en kandombleo, kun akasao aŭ akaraĵe. Vatapao ofte estas manĝata kun blanka rizo en aliaj regionoj de Brazilo. La salikoko povas esti anstataŭigita per muelita tinuso, kokidaĵo aŭ moruo inter aliaj ebloj.<ref name="recipe">{{cite web | url=http://www.whats4eats.com/fish/vatapa-recipe | title=Vatapá | publisher=whats4eats.com | access-date=October 7, 2015| date=2008-07-12 }}</ref>
 
Linio 8 ⟶ 9:
 
Ĝi estas tipa plado de la nordorienta brazila kuirarto kaj tre tradicia en la ŝtato [[Bahio]], kie palmoleo estas ingredienco kaj la plado estas ofte servata kun [[karuruo]]. Ĝi ankaŭ estas populara en Amazonio, en Amapao kaj Parao, kie la recepto suferas variaĵojn kiel ekzemple la foresto de arakidoj kaj aliaj oftaj ingrediencoj en la tradicia versio. Vatapao montras la influon de afrika kuirarto alportita de la afrikanoj sklavigitaj kaj alportitaj al Brazilo en sklavaj ŝipoj ekde la 16-a jarcento. Kun la ingrediencoj trovitaj en ĉi tiu nova lando kaj la bezono kompletigi sian manĝan dieton, ili disvolvis aliajn pladojn, kiuj fariĝis tipaj por brazila kuirarto.
 
 
== Vidi ankaŭ ==