Akaraĵeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Historio: ortografio, traduko, interna ligilo
e internaj ligiloj
Linio 4:
'''Akaraĵeo''' ({{lang-pt|Acarajé}}) estas gastronomia specialaĵo de afrika kaj afro-brazila kuirarto. Ĝi estas pastobulo farita el [[Okulvigno|nigraokula vigno]] (''Vigna unguiculata''), [[cepo]] kaj [[salo]], kaj fritita en [[palmoleo]]. Sur la afrika kontinento ĝi estas konata kiel 'akara' kaj specife en norda [[Niĝerio]] ĝi ankaŭ nomiĝas 'kosai'. En [[Ganao]] siavice la delikataĵo estas pli konata kiel 'koose'.<ref>{{citaĵo el la reto|url=http://escola.britannica.com.br/levels/fundamental/article/acaraj%C3%A9/483030|titolo=Acarajé|publicado=Britannica Escola|acessodata=5-6-2017}}</ref><ref name="Akara">{{citaĵo el la reto|url=https://afktravel.com/59762/10-favourite-street-foods-west-africa/2/|titolo=10 Favorite Street Foods In West Africa|publicado=AFKTravel|acessodata=5-6-2017}}</ref>
 
En [[Okcidenta Afriko]], kie stratvendita manĝaĵo estas tre ofta, ĝi estas servata kun kapsiketa pulvoro aŭ spica tomata saŭco. En [[Brazilo]], precipe en [[Bahio]], ĝi estas servata kun kapsika saŭco, sekigita salikoko, [[karuruo]] kaj [[vatapao]] (ankaŭ afrikdevena bongustaĵo), kun la aldono saŭco farita el tomata kaj cepa pecetoj en olivoleo. Akaraĵeo estas parto de la niĝeria matenmanĝo. <ref name="Akara"/>
 
== Historio ==
Linio 14:
La akaraĵeo nuntempe estas manĝeto vendita en diversaj brazilaj ŝtatoj tamen estas tipa plado de kuirarto en ŝtato Bahio kaj unu el la ĉefaj produktoj stratangule venditaj en la "pleto de la bahianino" (nomo donita al la iama ligna tableto uzita de la vendistino de akaraĵeo por elmontri siajn manĝaĵojn), kiuj estas pli ŝarĝitaj en spicado kaj pli bongustaj, malsamaj ol tiuj faritaj por oferaĵo al orikso (kandomblea diaĵo).
 
La maniero prepari la 'akaraĵeo de la bahianino' estas praktike la sama rilate al la oriksa akaraĵeo, la diferenco estas en la maniero servi ĝin. Ĝi povas esti duonigita kaj farĉita de [[vatapao]], [[karuruo]], stufita salikoko kaj kapsika saŭco.
 
La akaraĵeo similas al la [[abarao]], malsimilas nur laŭ la maniero kuiri. La akaraĵeaj buletoj estas fritita en varma palmoleo verŝita en konkava ronda pato dum tiuj de abarao estas envolvitaj en pecoj de bananfolioj kaj boligitaj en varma akvo.