Okcidentalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Historio: + Nitobe Inazo
+ traduko de Princidino Mary
Linio 34:
[[File:First_issue_of_Cosmoglotta,_1922.jpg|thumb|La unua numero de Kosmoglott, publikigata en 1922]]
[[File:Occidentalists_in_Vienna,_1927.jpg|thumb|Kunveno de Okcidentalo en Vieno en 1927 (Edgar de Wahl sidanta en la mezo)]]
Edgar de Wahl dum sia vivo ĉiam havis intereson por lingvoj, komencante en sia infanaĝo kun la kreado de sia propra lingvo por la ludo de "vakeroj kaj indianoj" (bazata sur miksaĵo de la [[antikva greka]] kaj la [[estona]]), kiun liaj kamaradoj tamen rifuzis lerni.<ref>https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0g&datum=1927&page=60&size=45</ref> Pli poste li fariĝis subtenanto de la planlingva ideo, kaj restis tiel dum la resto de sia vivo. Komence volapukisto, li estis unu el la unuaj esperantistoj; en tiu epoko li tradukis "Princidino Mary” de Lermontov en 1889<ref><nowiki>https://commons.wikimedia.org/wiki/File:EO_Mi%C4%A5ail_Lermontov_-_Princidino_Mary.pdf</nowiki></ref> kaj aŭtoris la unuan hispanan-Esperantan vortaron.<ref><nowiki>http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/Barandovska_Latinidaj_planlingvoj.pdf</nowiki></ref> Ne kontenta pri la lingvo, li forte laboris por reformoj. Post la sensukcesa balotado de [[1894]] li forlasis la [[esperanto-movado]]n kaj intencis krei pli taŭgan lingvon. Post kelkjara laborado kaj prifajlado li publikigis en [[1922]] sian propran projekton ''Occidental'' en [[gazeto]], kiun li mem eldonis: "[[Kosmoglott]]" (Mondlingvo). La stimulo por elekti la jaron 1922 por publikigi la lingvon estis la [[Ligo de Nacioj]], kiu ĝuste en la antaŭa jaro anoncis komisionon por esplori la uzadon de internacia lingvo kun [[Nitobe Inazo]] kiel Direktanto de la sekcio de internaciaj oficejoj, de kiu de Wahl ricevis respondon al sia epistolo.<ref>https://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e0g&datum=1922&page=5&size=45</ref> ''Kosmoglott'' estis malferma [[forumo]] por libera interŝanĝo de la kreantoj de diversaj novaj sistemoj. Ĉiu rajtis publikigi ankaŭ en sia propra planlingvo por elprovi kaj propagandi ĝin.
 
Post sep jaroj, en [[1929]], la redakton transprenis skipo apud Vieno. Oni decidis, ke nun la nova lingvo Okcidentalo estis sufiĉe elprovita, kaj oni komence de tiu jaro fermis la gazeton por aliaj lingvoprojektoj kaj uzis ĝin jam nur por Okcidentalo. Jam en [[1927]] oni adaptis la nomon al okcidentala ortografio: "[[Cosmoglotta]]".