Libera Folio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LiMr (diskuto | kontribuoj) e Kategorio:Esperanto en 2003 aldonita per HotCat |
Tonyo (diskuto | kontribuoj) aktualigo |
||
Linio 15:
| stato = aktiva
}}
'''Libera Folio''' estas reta [[Esperanto-gazeto]] pri la [[Esperanto-movado]] sendependa de movadaj instancoj, lanĉita la {{daton|12|Aprilo|2003}}. Ĝi celas
== Historio ==
La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, [[Nikola Rašić]]. La demisio estis unu el la kulminoj de la tiama krizo en la ĉefa Esperanto-organizaĵo de la mondo. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado. Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun tri artikoloj pri la temo "Nikola Rašić forlasis la Centran Oficejon". La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Baldaŭ aperis en la esperanta gazetaro ankaŭ la unuaj komentoj pri Libera Folio.
De la komenco ĉefredaktis ĝin Kalle Kniivilä. Teknika respondeculo de 2004 ĝis 2016 estis Jan-Ulrich Hasecke. En septembro 2018 [[Jukka Pietiläinen]] alprenis portempe la redaktorecon pro nova laborposteno de Kniivilä<ref>2018-07-27 - Jukka {{aŭt|Pietiläinen}}, [https://www.liberafolio.org/2018/07/27/kalle-kniivila-forlasos-liberan-folion/ «Kalle Kniivilä forlasos Liberan Folion»], ''Libera Folio''</ref>. Tiu ĉi en januaro 2020 denove reprenis la ĉefredaktorecon ĝis nuntempe.
== Kritikoj ==
La artikoloj de Libera Folio ne ĉiam estas favore akceptitaj. Ofte oni kritikas la bultenon pro "skandalemo", kiam ĝi laŭ sia devizo provas "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado".
Linio 25 ⟶ 26:
Jam en la [[Universala Kongreso]] de Gotenburgo en 2003, kelkajn monatojn post la fondo de Libera Folio, estrarano de UEA dum la komitata kunsido kolere aliris la redaktoron de Libera Folio kaj minacis neniam plu respondi al ajna demando de Libera Folio. La kialo estis, ke la antaŭan vesperon Libera Folio citis maloportunan diraĵon de la koncerna estrarano, eldiritan dum publika kunsido.
== Statistikoj ==
En decembro 2006 la mezuma ĉiutaga kvanto de vizitoj unuafoje superis 3.000. Ankaŭ post tio la kvanto de vizitoj plu kreskis.
Laŭ informoj de la teknika respondeculo<ref>[https://www.liberafolio.org/2016/12/15/ni-cie-bezonas-pli-da-travideblo/ ”Ni ĉie bezonas pli da travideblo”], intervjuo al Jan Ulrich Hasecke en decembro 2016</ref>, en la jaro 2015 estis 131.822 vizitantoj. Ĝis tiam la plej sukcesa jaro estis 2013, kun 145.269 vizitantoj, kiuj faris 600.741 vizitojn kaj legis 2.368.082 paĝojn.
== Referencoj ==
|