Dinastio Ming: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
Post la forpaso de Ĵu Juanĵang, lia nepo tenis la kronon kiel imperiestro [[Jianŭen]], poste estis venkita de sia onklo ''Ĵu Di'', la imperiestro ''Ĉengzu'' post enkroniĝo. La Imperiestro [[Jongle]] ([[ĉine]] 永樂) (n. la [[2-an de majo]] [[1360]] - m. la [[12-an de aŭgusto]] [[1424]]), naskita kiel Ĵu Di, estis la tria imperiestro de la Dinastio Ming de 1402 al 1424. Lia nomo Jongle signifas "Porĉiama Feliĉo". Li estis la Princo de Jan (燕王), posedanta armean bazon en Beiping. Li iĝis konata kiel Chengzu de Ming. Li iĝis imperiestro per planado uzurpi la tronon kiu estis kontraŭ la deziroj de imperiestro [[Hongŭu]]. Li translokigis la ĉefurbon de [[Nankino]] ĝis [[Pekino]] en la jaro [[1421]] kie ĝi situis en la sekvantaj generacioj, kaj kie estis konstruita la [[Malpermesita Urbo]]. En tiu epoko [[Ĉeng He]] estis fama maristo, esploristo kaj diplomato. La imperiestro [[Hongŝi]] (洪熙 prononce xʊ̌ŋɕí; 16a de Aŭgusto 1378 – 29a de Majo 1425), laŭ persona nomo '''Ĉu Gaoĉi''' (朱高熾), estis la kvara [[imperiestro]] de la Dinastio Ming. Li sukcedis sian patron, la imperiestron [[Jongle]], en 1424. Lia politika nomo signifas "Vaste brila". La [[imperiestro]] [[Ŝuande]] (en [[Ĉina lingvo|ĉina]]: 宣德帝, <small>[[Hanyu Pinyin|p]]</small> ''Xuāndédì''; 16a de Marto 1399<ref>《宣宗章皇帝實錄》. “仁宗昭皇帝嫡長子,母今太皇太后,以己卯歲二月九日生上於北京。” en ĉina</ref> - 31a de Januaro 1435), persona nomo '''Ĉu Ĉanji''' (朱瞻基), estis la kvina imperiestro de la Dinastio el 1425 al [[1435]]. Lia ĉina politika nomo signifas "Proklamo de Virto".
 
[[Dosiero:明世宗.jpg|eta|dekstre|250px|[[Ĝiaĝing]].]]
La imperiestro [[Ĝiaĝing]] (ĉine: 嘉靖; piĝine: Jiājng; Wade-Giles: Chia-ching; 16-an de septembro 1507 - 23-an de januaro 1567) estis la 12-a imperiestro de la Ming-dinastio kiu regis de 1521 ĝis 1567. Ĝiaĝing estas inteligenta kaj efika; dum poste li strikis, kaj elektis ne partopreni iujn ŝtatajn kunvenojn, li ne neglektis la dokumentarojn kaj aliajn registarajn aferojn. La imperiestro ankaŭ estis konata kiel kruela kaj memgrandiga imperiestro kaj li ankaŭ elektis resti ekster la [[Malpermesita Urbo]] en [[Pekino]] por povi vivi izolite. Ignorante ŝtatajn aferojn, la imperiestro fidis je Ĵang Cong kaj Jan Song por pritrakti aferojn de la ŝtato.