Zuoz: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Official modification of municipality name
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 14:
'''Zuoz''' estas komunumo de la [[komunumaro Supra Engadino]] kaj la [[distrikto Malojo]] en [[Kantono Grizono]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1323 loĝantojn la 31-an de decembro [[2009]].
 
== Geografio ==
Zuoz situas en [[Supra Engadino]] ĉe la bordo de la rivero [[Inn|Eno]]. En okcidento apartenas al la komunumo [[eksklavo]], kiu per Madulain estas disigita de la cetera komunuma teritorio.
 
== Najbaraj komunumoj ==
Zuoz limas en nordo kaj nordoriento al [[S-chanf]], en oriento al [[Livigno]] ([[Italio]]), en sudo al [[Pontresina]], en sudsudokcidento al [[eksklavo]] de [[Madulain]], en sudokcidento al [[La Punt Chamues-ch]], en okcidentosudokcidento al [[Madulain]], en okcidento al [[La Punt Chamues-ch]], kaj en nordokcidento al [[Bergün/Bravuogn]].
 
== Trafiko ==
Tra Zuoz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de [[Samedan]] al [[Tirolo]]. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de [[Retia Fervojo]] de [[Sankta Maŭrico]] al [[Scuol]]-[[Tarasp]].
 
== Lingvoj ==
Dum malfrua [[mezepoko]] Zuoz estis la kultura centro de la putera dialekto de la [[romanĉa lingvo]]. Ankoraŭ en la jaro [[1880]] 85% de la loĝantaro parolis la romanĉan. Ekde tiam kreskis la influo de la [[germana lingvo]]. Dum la [[popolnombrado]] de la jaro [[1980]] 38,87% de la loĝantaro parolis la romanĉan, 38,53% la germanan kaj 15,43% la italan. Intertempe la romanĉa lingvo perdis la plimulton. En la jaro [[2000]] 53,22% parolis la germanan, 25,79% la romanĉan kaj 9,83% la italan.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Zuoz datiĝas el la jaro [[840]] kiel ''Zuzes''. Zuoz estis la historia ĉefloko de la Supera Tribunalo Supra Engadino. En la jaro [[1244]] la [[Koiro|koira]] [[episkopo]] ''Volkart'' nomumis Andreas Planta kancelieron de Supra Engadino, kio estis la komenco de la ĉefrolo de familio de Planta en Supra Engadino. En la jaro [[1438]] diferencoj inter Zuoz kaj Samedan kondukis la divido de la tribunalkomunumo Supra Engadino al Sur Funtauna Merla kaj Suot Funtauna Merla. Ĉi-lasta kongruas kun la teritorio de la regiono ''La Plaiv'', kies centro Zuoz estas. En la jaro [[1492]] la koira episkopo vendis siajn interezorajtojn al la komunumo Supra Engadino kaj en la jaro [[1526]] li perdis laŭ la traktato de Ilanz sian suverencon. Dum la [[Ŝvaba Milito]] de [[1499]] la loĝantoj de Zuoz bruligis mem sian urbosimilan setlejon por devigi la malamikojn al retiriĝo. En la jaro [[1518]] [[S-chanf]] disiĝis de Zuoz kiaj fariĝis aparta vilaĝo. Sekvis en [[1528]] [[La Punt Chamues-ch]] kaj en [[1534]] [[Madulain]], kiuj ankaŭ disiĝis de Zuoz. En la jaro [[1554]] Zuoz aliĝis al la [[reformacio]]. Pro la konkero de [[Valtelino]] Zuoz en la [[16-a jarcento]] fariĝis grava regiona centro kiaj travivis sian florepokon. Fondiĝis latinlernejo kaj estiĝis unua romanĉa skribolingvo.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1547.php '' Constant Wieser'': ''Zuoz'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2002-10-01)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.zuoz.ch Oficiala retejo de la komunumo Zuoz]
{{HLS|D1547}}
{{komunejokatKomunejokat}}
 
<!---
 
== Bildoj ==
<gallery>
</gallery>
---><br />
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Malojo|Supra Engadino}}
{{Bibliotekoj}}