Ĝermolisto de hidraŭliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
formatigo de buloj, formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj
 
Linio 3:
</div>
 
== A ==
=== Akceleblo ===
'''Akceleblo''' estas [[inversa valoro]] de [[kontraŭakcela rezisto]].
 
=== Aksa piŝta hidraŭlika motoro ===
'''Aksa piŝta hidraŭlika motoro''' estas [[rotacia hidraŭlika motoro]], kies piŝtoj estas paralelaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo malpli granda ol 45°.
 
Linio 15:
* Ĉe aksa piŝta hidraŭlika motoro '''kun oblikva disko''' la piŝto-aŝoj determiniĝas per kliniĝo de disko al la akso de cilindro-bloko.
 
=== Akumulilo de likvo ===
'''Akumulilo de likvo''' estas hidraŭlika elemento, destinita por akumulado de likvo.
 
=== Alterna fluo ===
'''Alterna fluo''' estas [[fluo]], kies direkto cikle ŝanĝiĝas.
 
=== Apartigilo ===
'''Apartigilo''' en senco de [[hidraŭliko]] estas purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas forigataj per efiko de eksteraj fortoj.
 
=== Aŭtomata likvo-distribuo ===
'''Aŭtomata likvo-distribuo''' estas distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, dependas de grandeco de premo en la laborspaco.
 
== B ==
=== Brems-valvo ===
'''Brems-valvo''' estas [[regata stringvalvo]] destinita por reguligo de flu-kvanto forfluanta el la [[hidraŭlika cilindro]] por bremsi la movon de ties [[piŝto]].
 
== C ==
== Ĉ ==
=== Ĉefa kondukilo ===
 
===Ĉefa kondukilo===
'''Ĉefa kondukilo''' estas [[kondukilo]], tra kiu likvo fluas el [[pumpilo]] aŭ [[#Hidraŭlika akumulilo|akumulilo]] al [[hidraŭlika motoro]].
 
== D ==
=== Dentrada hidraŭlika motoro ===
'''Dentrada hidraŭlika motoro''' estas hidraŭlika motoro, kies geometrian volumenon prezentas la spaco inter dentoj de reciproke endentiĝantaj dentradoj kaj la korpo, en kiun la dentradoj estas enmetitaj.
 
=== Dinamika rezisto ===
'''Dinamika rezisto''' estas rezisto kontraŭ transigo de premenergio dum samtempa ŝanĝo de flu-kvanto, enhavanta kombinojn de rezistoj kontraŭmova, kontraŭakcela kaj kontraŭdeforma.
 
== E ==
=== Elira kondukilo ===
'''Elira kondukilo''' aŭ '''elflua kondukilo''' estas [[kondukilo]], tra kiu fluas [[likvo]] el [[#hidraŭlika elemento|cirkvitero]].
 
=== Enira kondukilo ===
'''Enira kondukilo, Alflua kondukilo''' estas kondukilo, tra kiu fluas likvo en cirkviteron.
 
=== Enmeta hidraŭlika regelemento ===
'''Enmeta hidraŭlika regelemento''' estas hidraŭlika regelemento konstruita por enmeti ĝin en valvoblokon, en kiu por ĉiu tiuspeca hidraŭlika elemento estas pretaj laŭnormaj boraĵoj. Laŭ cirkvito-skemo ili estas konektitaj per kanaloj.
 
== F ==
=== Filtrilo ===
Filtrilo estas cirkvitero, per kiu oni malgrandigas enhavon de malpuraĵoj en substanco.
 
=== Flu-dividilo ===
'''Flu-dividilo''' estas regelemento dividanta flu-kvanton en du aŭ plurajn branĉojn preskaŭ sendepende de la premdiferenco.
 
=== Flu-karakterizaĵo ===
'''Flu-karakterizaĵo''' estas evoluo de dependeco de fluo je premdiferenco.
 
=== Flu-kvanto ===
'''Flu-kvanto''' estas kvociento de la volumeno de trafluinta likvo por koncerna tempo.
 
=== Flu-rendimento ===
'''Flu-rendimento''' estas transigo de flu-kvanto en konstantigita stato.
 
== G ==
=== Gasa hidraŭlika akumulilo ===
'''Gasa hidraŭlika akumulilo''' estas [[hidraŭlika akumulilo]], en kiu energio estas akumulita en la premita gaso.
 
=== Geometria volumeno ===
'''Geometria volumeno''' estas volumeno de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo, konforma al unu piŝto-paŝo aŭ rivoluo.
 
=== Gravita apartigilo ===
'''Gravita apartigilo''' estas apartiga purigilo, en kiu malpuraĵoj sedimentas per efikado de gravito.
 
== Ĝ ==
=== Ĝenerala rendimento ===
'''Ĝenerala rendimento''' estas entuta transigo de [[povumo]] en konstantigita stato.
 
== H ==
=== Helpa kondukilo ===
'''Helpa kondukilo''' estas kondukilo servanta por konekti cirkviterojn al la ĉefa kondukilo.
 
=== Hidraŭlika akumulilo ===
'''Hidraŭlika akumulilo''' estas akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub pli granda ol atmosfera premo, servanta plej ofte por akumulado de la premenergio. Subformo estas '''membrana hidraŭlika akumulilo''', do hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de membrano.
 
=== Hidraŭlika cilindro ===
'''Hidraŭlika cilindro (rektlinia hidraŭlika motoro)''' estas hidraŭlika motoro, kies elira membro moviĝas rektlinie tien kaj reen.
 
Linio 105 ⟶ 104:
* '''Unuflanka hidraŭlika cilindro''' estas hidraŭlika cilindro, kies elira membro trairas nur unu cilindro-kovrilon.
 
=== Hidraŭlika cirkvito ===
'''Hidraŭlika cirkvito''' estas grupigo de hidraŭlikaj kaj eventuale ankaŭ de aliaj komponentoj, servanta por plenumado de postulataj funkcioj.
 
Subformoj estas
* '''fermita hidraŭlika cirkvito''', en kiu la ĉefa kvanto de [[likvo]] transdoninte la energion revenas en [[enira kanalo|eniran kanalon]] de [[pumpilo]].
* '''helpa hidraŭlika cirkvito''' destinita por plenumi helpajn taskojn (ekz. malvarmigadon, purigadon de likvo, ktp.), kaj
* '''regata hidraŭlika cirkvito''', cirkvito, en kiu estas regebla la premo, la flu-kvanto, aŭ ambaŭ tiuj ĉi parametroj.
 
=== Hidraŭlika elemento ===
'''Hidraŭlika elemento''' aŭ '''cirkvitero''' estas baza parto de hidraŭlika cirkvito plenumanta certan taskon dum la transformado kaj transigado de premenergio.
 
=== Hidraŭlika ekipaĵo ===
'''Hidraŭlika ekipaĵo''' estas kelkaj hidraŭlikaj elementoj grupigitaj en memstara kompleto kaj plenumantaj kombinitajn funkciojn.
 
=== Hidraŭlika logika elemento ===
'''Hidraŭlika logika elemento''' estas hidraŭlika elemento servanta por realigi elementan logikan funkcion en la reganta hidraŭlika cirkvito (logika reto).
 
Linio 126 ⟶ 125:
* '''Hidraŭlika logika elemento mekanika''' estas hidraŭlika elemento, en kiu estas uzitaj moveblaj solidaj partoj kiel aktivaj membroj.
 
=== Hidraŭlika movilo ===
'''Hidraŭlika movilo''' estas parto de hidraŭlika mekanismo destinita por movdonado al mekanismoj kaj maŝinoj.
 
Linio 141 ⟶ 140:
* [[Ŝraŭba hidraŭlika motoro]]
 
=== Hidraŭlika regelemento kun subplato ===
'''Hidraŭlika regelemento kun subplato''' estas [[hidraŭlika regelemento]], kies ĉiuj kanaloj eliras el unu ebena faco, per kiu ĝi estas muntita sur subplaton, kies aperturoj kongruas kun la elirejoj de la kanaloj. Al la subplato estas konektitaj ĉiuj necesaj tubkondukiloj.
 
=== Hidraŭlika regelemento por bateria muntado ===
'''Hidraŭlika regelemento por bateria muntado''' estas [[hidraŭlika regelemento]] por bateria muntado.
 
=== Hidraŭlika servovalvo ===
'''Hidraŭlika servovalvo''' estas plurŝtupa hidraŭlika amplifilo.
 
=== Hidraŭlika sistemo ===
'''Hidraŭlika sistemo''' estas grupigo de [[hidraŭlika cirkvito|hidraŭlikaj cirkvitoj]].
 
=== Hidraŭlike regata hidraŭlikostatika konvertilo ===
'''Hidraŭlike regata hidraŭlikostatika konvertilo''' estas regebla hidraŭlikostatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla pere de likvo-efikado.
 
=== Hidraŭlikostatika movilo ===
'''Hidraŭlikostatika movilo''' estas hidraŭlika movilo utiliganta plejparte premenergion de likvo.
 
=== Hidraŭlika-statika transmisiilo ===
'''Hidraŭlika-statika transmisiilo''' estas [[hidraŭlika mekanismo]] servanta por atingi postulatan movo-frekvencon.
 
Subformoj estas
* '''hidraŭlika-statika variigilo''', do transmisiilo, ĉe kiu estas pumpilo kaj [[hidraŭlika motoro]], eventuale eĉ pluaj hidraŭlikaj elementoj, aranĝitaj en unu korpon, aŭ kies korpoj estas firme kunigitaj, kaj
* '''Hidraŭlikostatika transmisiilo kun povum-disbranĉigo''', do transmisiilo, en kiu estas unu parto de energio transigata pere de likvo, kaj la alia mekanike inter la firmaj partoj de hidraŭlikostatikaj konvertiloj.
 
=== Hidro- ===
'''Hidro-''' estas scienca prefikso signifanta "hidrogeno en kombinaĵo". La vortero do estas parto de [[kemio|kemiaj terminoj]] kaj ne miskiĝu kun terminoj pri hidraŭliko.
 
== Ĥ ==
== I ==
=== Individua subplato ===
'''Individua subplato''' estas subplato destinita por uzo ĉe individue instalota hidraŭlika elemento.
 
=== Interna permeablo ===
'''Interna permeablo''' estas inversa valoro de interna rezisto.
 
== J ==
=== Juntado ===
'''Juntado''' estas kunigado de du pecoj tiel, ke ili formu unu funkcikapablan tuton.
 
=== Juntenzo ===
'''Juntenzo''' estas hermetiga materialo junt-age aktiva, ekz. kaŭĉuko, asbesto, fibraĵo k.a. (en hidraŭliko)
 
== Ĵ ==
== K ==
=== Kombine regata hidraŭlikostatika konvertilo ===
'''Kombine regata hidraŭlikostatika konvertilo''' estas regebla hidraŭlikostatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla per du aŭ pli da metodoj, ekz. elektre-hidraŭle k.s.
 
=== Kondukilo ===
'''Kondukilo''' estas elemento, servanta por kondukado de fluanta likvo aŭ gaso.
 
=== Konstanta hidraŭlikostatika transmisio ===
'''Konstanta hidraŭlikostatika transmisio''' estas [[transmisio]] kun [[konstanta transmisia rilatumo]].
 
=== Konstantigita fluo ===
'''Konstantigita fluo''' estas [[fluo]] en konstantigita stato. (Vidu ankaŭ en [[nekonstantigita fluo]].)
 
=== Kontinue regata hidraŭlika cirkvito ===
'''Kontinue regata hidraŭlika cirkvito''' estas cirkvito regata per kontinua signalo.
 
=== Kontraŭakcela rezisto ===
'''Kontraŭakcela rezisto''' estas propreco de hidraŭlika elemento ŝanĝi premenergion je energio kineta kaj male.
 
=== Kontraŭdeforma rezisto ===
'''Kontraŭdeforma rezisto''' estas propreco de [[hidraŭlika elemento]] ŝanĝi [[premenergio]]n je [[deforma energio]].
 
=== Kontraŭmova rezisto ===
'''Kontraŭmova rezisto''' estas propreco de [[hidraŭlika elemento]] ŝanĝi [[premenergio]]n je [[varmenergio]].
 
=== Kranvalvo ===
'''Kranvalvo (krano)''' estas valvo, kies aktiva membro estas konuso aŭ cilindro aŭ globo, kun traflua aperturo. La aktiva membro baras la trafluon per sia turniĝo je angulo 90°.
 
=== Kresta valoro ===
'''Kresta valoro''' estas la plej granda valoro de la grando aperanta dumlabore; ĝia efiko estas tempe limigita.
 
== L ==
=== Labora hidraŭlika cirkvito ===
'''Labora hidraŭlika cirkvito''' estas cirkvito destinita por transdonadi premenergion de likvo pere de hidraŭmotoro al maŝino aŭ ekipaĵo.
 
=== Laborspaco ===
'''Laborspaco''' estas limigita spaco en hidraŭlika elemento, en kiu okazas la transformado de energio.
 
=== Laborŝovo ===
'''Laborŝovo''' estas ŝovo realiganta teknologian operacion.
 
=== Lamenara filtrilo ===
'''Lamenara filtrilo''' estas traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra mallarĝaj interspacoj en la filtra korpo, konsistanta el maldikaj lamenoj.
 
=== Likpermeablo ===
'''Likpermeablo''' estas inversa valoro de kontraŭlika rezisto.
 
=== Likimuna elemento ===
'''[[Likimuneco|Likimuna]] elemento''' estas elemento servanta por likimunigo de juntoj pere de sia elasteco aŭ deformeblo. Oni distingas elementojn por likimunigo de moveblaj juntoj (manumoj, likimunigaj ŝaftringoj) kaj de nemoveblaj juntoj (juntringoj kaj diversformaj juntplatoj el juntenzoj).
 
=== Linearigita permeablo ===
'''Linearigita permeablo''' estas inversa valoro de linearigita rezisto.
 
=== Linearigita rezisto ===
'''Linearigita rezisto''' estas rezisto rilatigita al certa punkto de flu-karakteriza kurbo, konforma al tangento de la devia angulo de la tanĝanto tuŝanta la kurbon en la koncerna punkto.
 
== M ==
=== Maksimuma valoro ===
'''Maksimuma valoro''' estas la plej granda permesita valoro de la grando.
 
Linio 248 ⟶ 247:
'''Malfermita hidraŭlika cirkvito''' estas cirkvito, en kiu la ĉefa kvanto de likvo transdoninte la energion revenas en rezervujon.
 
=== Mekanika-hidraŭlika servovalvo ===
'''Mekanika-hidraŭlika servovalvo''' estas [[servovalvo]], kies enira signalo estas mekanika devio.
 
=== Mekanike regata direkta valvo ===
'''Mekanike regata direkta valvo''' estas [[direkta valvo]] [[regado|regata]] [[mekaniko|mekanike]], ekzemple per [[kamo]].
 
=== Movo-frekvenco ===
'''Movo-frekvenco''' estas rilatumo de flu-kvanto kaj geometria volumeno (vidu [[geometria volumeno]]).
 
== N ==
=== Nekonstantigita fluo ===
'''Nekonstantigita fluo''' estas [[fluo]] en transira stato. (Vidu ankaŭ en [[konstantigita fluo]].)
 
Linio 264 ⟶ 263:
'''Nekontinue regata hidraŭlika cirkvito''' estas [[cirkvito]] regata per interrompata aŭ cifera signalo.
 
=== Neregata hidraŭlika cirkvito ===
'''Neregata hidraŭlika cirkvito''' estas cirkvito, en kiu nek la premo, nek la flu-kvanto estas regebla.
 
=== Nombro de ŝovrapidumoj ===
'''Nombro de ŝovrapidumoj''' estas [[nombro]] de elekteblaj [[ŝovrapido]]j.
 
== O ==
== P ==
=== Padela duonturna hidraŭlika motoro ===
'''Padela duonturna hidraŭlika motoro''' estas [[hidraŭlika motoro]], kies elira membro povas [[rotacio|rotacie]] moviĝi en amplekso malpli granda ol 180°.
 
=== Paŝmova hidraŭlika motoro ===
'''Paŝmova hidraŭlika motoro''' estas hidraŭlika motoro, kies elira membro moviĝas intermite rektlinie aŭ rotacie.
 
=== Pezaĵa hidraŭakumulilo ===
'''Pezaĵa hidraŭakumulilo''' estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en formo de potenciala energio de pezaĵo.
 
=== Pilotata direkta valvo ===
'''Pilotata direkta valvo''' estas [[direkta valvo]] hidraŭle regata, kunigita kun elektre regata [[pilotvalvo]].
 
=== Piŝta hidraŭlika akumulilo ===
'''Piŝta hidraŭlika akumulilo''' estas hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de piŝto.
 
=== Piŝta hidraŭlika motoro ===
'''Piŝta hidraŭlika motoro''' estas [[rotacia hidraŭlika motoro]], kies [[geometria volumeno]] estas formata per relativa [[moviĝo]] de [[piŝto]]j en [[cilindro]]j.
 
=== Pluraga hidraŭlika motoro ===
'''Pluraga hidraŭlika motoro''' estas [[piŝta hidraŭlika motoro]], kies piŝtoj dum unu rivoluo faras pli ol unu duoblan piŝtopaŝon.
 
=== Pneŭmata-hidraŭlika servovalvo ===
'''Pneŭmata-hidraŭlika servovalvo''' estas [[servovalvo]], kies enira signalo estas premo aŭ premdiferenco de gaso.
 
=== Pora filtrilo ===
'''Pora filtrilo''' estas traflua purigilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra pora materialo, ekz. tra enmetaĵo el kunbakita metalpulvoro k.s.
 
=== Premdiferenco ===
'''Premdiferenco''' estas diferenco de premoj en la fludirekto inter du lokoj de la sama kondukilo aŭ hidraŭlika elemento.
 
=== Premenergio de likvo ===
'''Premenergio de likvo''' estas ekvivalento de laboro, kies valoron oni determinas per la produto de flu-kvanto kaj premo de likvo.
 
=== Prem-karakterizaĵo ===
'''Prem-karakterizaĵo''' estas evoluo de dependeco de premo je flu-kvanto.
 
=== Prem-rendimento ===
'''Prem-rendimento''' estas transigo de premo en konstantigita stato.
 
=== Pulsanta fluo ===
'''Pulsanta fluo''' estas fluo, kies grandeco cikle ŝanĝiĝas.
 
== Q ==
== R ==
=== Radiala piŝta hidraŭlika motoro ===
'''Radiala piŝta hidraŭlika motoro''' estas [[hidraŭlika motoro]], kies [[piŝto]]j estas perpendiklaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo pli granda ol 45°.
 
=== Rulpadela hidraŭlika motoro ===
'''Rulpadela hidraŭlika motoro''' estas [[rotacia hidraŭlika motoro]], kies geometria volumeno estas formata per statoro, rotoro kaj rotaciaj padeloj devige movataj.
 
=== Rapidkupla fitingo ===
'''Rapidkupla fitingo''' estas elemento ebliganta rapidan kuplon kaj malkuplon de du partoj de kondukilo (hoso), sen uzo de helpiloj aŭ ilaro. En malkuplita stato ĝi malebligas elfluon de likvo aŭ gaso el la kondukilo.
 
=== Rega hidraŭcirkvito ===
'''Rega hidraŭcirkvito''' estas cirkvito destinita por transdonadi premenergion al regado.
 
=== Rega kondukilo ===
'''Rega kondukilo''' estas kondukilo servanta por transigi informojn.
 
=== Reta filtrilo ===
'''Reta filtrilo''' estas traflua [[filtrilo]], en kiu malpuraĵoj estas kaptataj sur [[reto|reta]] ([[teksaĵo|teksaĵa]]) vando.
 
=== Regata likvo-distribuo ===
'''Regata likvo-distribuo''' estas distribuo de [[likvo]], ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, estas regata en firma ligo kun rotor-turniĝo.
 
=== Rezervujo ===
'''Rezervujo''' estas akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub la atmosfera premo.
 
=== Risorta hidraŭakumulilo ===
'''Risorta hidraŭakumulilo''' estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en deformita risorto.
 
=== Rotacia hidraŭlika motoro ===
'''Rotacia hidraŭlika motoro''' estas hidraŭlika motoro kun rotacie movata elira membro.
 
=== Rotacia prem-multiplikilo ===
'''Rotacia prem-multiplikilo''' estas prem-multiplikilo konsistanta el hidraŭlika motoro kaj pumpilo, kies ŝaftoj estas firme kuplitaj.
 
== S ==
=== Saka hidraŭlika akumulilo ===
'''Saka hidraŭlika akumulilo''' estas [[hidraŭlika akumulilo]], en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de sako el elasta hermeta materialo.
 
=== Senaga ŝovo ===
'''Senaga ŝovo''' estas ŝovo, dum kiu oni realigas helpan operacion.
 
=== Servomekanismo regata per variigo de geometria volumeno ===
'''Servomekanismo regata per variigo de geometria volumeno''' estas [[hidraŭlika servomekanismo]], kies elira grando estas reguligata per ŝanĝo de geometria [[volumeno]] de [[pumpilo]] aŭ de [[hidraŭlika motoro]], eventuale de ambaŭ [[konvertilo]]j.
 
=== Subplato ===
'''Subplato''' estas apartenaĵo de hidraŭlika regelemento, sur kies supran facon oni muntas regelementon, sur la malsupran, eventuale ankaŭ sur du flankajn, estas konektitaj koncernaj tubkondukiloj.
 
== Ŝ ==
=== Ŝovo ===
'''Ŝovo''' estas [[ciklo|cikle]] ripetebla, formita [[relativa movo]], destinita por fari parton de donita [[teknologio|teknologia]] [[procedo]].
 
=== Ŝovofrekvenco ===
'''Ŝovofrekvenco''' estas la nombro de ŝovoj okazintaj dum tempunuo.
 
=== Ŝovrapido ===
'''Ŝovrapido''' estas la distanco, kiun ŝovata objekto (maŝinparto, instrumento) trairas dum tempunuo.
 
=== Ŝraŭba hidraŭlika motoro ===
'''Ŝraŭba hidraŭlika motoro''' estas hidraŭlika motoro, kies geometria volumeno estas formata per spaco inter kaneloj de reciproke enreliĝantaj ŝraŭboj kaj korpo, en kiun la ŝraŭboj estas enmetitaj.
 
=== Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo ===
'''Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo''' estas [[tubjuntilo]], kiu por alfikso de [[tubo]] uzas [[juntilo|juntilan]] [[ŝraŭbingo]]n.
 
=== Ŝraŭbumo ===
'''Ŝraŭbumo''' estas ŝraŭbkanelo kaj ŝraŭbrelo komune kiel tuto.
 
Vidu ankaŭ jenon: [[ŝraŭbaĵo]]
 
== T ==
=== Teleregata valvo ===
'''Teleregata valvo''' estas [[pilotata premvalvo]], kies unua ŝtupo estas [[teleregado|teleregata]].
 
=== Traflua filtrilo ===
'''Traflua filtrilo''' estas purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra tralasiva (permeabla) vando.
 
Linio 393 ⟶ 392:
'''Transigo de energio''' estas la rilatumo de valoroj de eliranta kaj eniranta energioj.
 
=== Transigo de movo-frekvenco ===
'''Transigo de movo-frekvenco''' estas rilatumo de elira kaj enira movo-frekvencoj.
 
=== Transigo de povumo ===
'''Transigo de povumo''' estas rilatumo de elira kaj enira povumoj, produto de transigoj de flu-kvanto kaj de premo.
 
=== Transigo de premo ===
'''Transigo de premo''' estas rilatumo de elira kaj enira premoj en hidraŭlika elemento, ekipaĵo aŭ sistemo.
 
== U ==
=== Unudirekta fluo ===
'''Unudirekta fluo''' estas [[fluo]], kies direkto en ŝanĝiĝas.
 
== Ŭ ==
== V ==
=== Variigebla hidraŭslikostatika transmisio ===
 
===Variigebla hidraŭslikostatika transmisio===
'''Variigebla hidraŭlikostatika transmisio''' estas transmisio, kies transmisia rilatumo estas ŝanĝebla.
 
=== Varmigilo ===
'''Varmigilo''' estas varmotransigilo destinita por alkondukado de varmo en likvon.
 
=== Volumena akcelo ===
'''Volumena akcelo''' estas ŝanĝo de [[flu-kvanto]] dum difinita kvanto de [[tempo]].
 
== Z ==
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Ĝermolisto de hidraŭlikaj servomekanismoj]]