Ŭan Li: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) esperantigita ŝablono (Dosiero), esperantigita parametro, +Informkesto, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
{{Informkesto verkisto}}
[[
La ĉina imperiestro '''Ŭan Li''' aŭ [[pinjine]] ''Wanli'' ([[ĉine]] 萬曆, prononco Ŭànlì), n. la [[4-an de septembro]] [[1563]]; m. la [[18-an de aŭgusto]] [[1620]], apartenis al la [[dinastio Ming]]. Li ekregis la [[19-an de julio]] [[1572]], estante 8-jara knabo. Komence li estis sub la forta influo de sia edukisto ''Ĵang Juĵeng'', pli poste sub tiu de diversaj potencemaj grupoj de [[eŭnuko]]j.
La regotempo de Ŭan Li karakteriziĝis per [[despoto|despota]] regado, per malŝparado kaj kreskante fiaskiga deficitego de la ŝtataj financoj. Ekzemple pli ol 20.000 [[nobelo]]j ricevis abundegajn regulajn pagojn – la 45 princoj de unua rango ĉiujare eĉ havis rajton je ricevo de [[arĝento]] en valoro de 600 tunoj da greno. La armeo estis pompa kaj kostis pliajn sumegojn, kaj la kostoj por la luksa vivo de la imperiestra kortumo ne malpli altis: sole la tombejo de Ŭan Li kostis tiom da arĝento, kiom la tuta imperio pagis da baza imposto dum du plenaj jaroj.
[[Dosiero:Jiajing Emperor on his state barge.jpg|
Ŭan Li ordonis plurajn multekostajn militojn, inter alie kontraŭbatalante plurajn [[Mongoloj|mongolajn]] kaj [[Tunguso-Manĝura Grupo|tungusajn]] tribojn en [[Manĝurio]] (1581-1583), cele al forpelo de la [[japanoj]] el la ĉinia [[vasalo|vasaloŝtato]] [[Koreio]] (1592), kaj por la konkero de [[Vjetnamio]], [[Birmo]] kaj ''Siamo'' (nuntempe [[Tajlando]]).
Plia problemo por la ŝtato estis la kreskanta japana [[pirato|piratado]] ĉe la centra okcidenta marbordo de la imperio, sociaj ribeloj de kamparanoj, metiistoj kaj ministoj, etnaj ribeloj de ne-ĉinaj popoloj kaj la aktivecoj de [[sekreta societo|sekretaj societoj]] (ekzemple la sekto „Blanka Lotuso“).
Al tiuj defioj Ŭan Li ne sukcesis adekvate reagi, kaj aparte fine de sia regotempo li pli kaj pli perdis la potencon: la faktan regadon transprenis korupta grupo de [[eŭnuko]]j, kiu instrumentigis la ŝtatan administradon por siaj celoj. Aparte multaj klasike [[konfuceismo|konfuceismaj]] ŝtataj administristoj politike rezistis kontraŭ tio.
Plia aspekto en la regoperiodo de Ŭan Li estis la hezita malfermo de Ĉinio al influoj de Eŭropo: Dum la jaro [[1601]] li vokis la italan [[jezuitoj|jezuiton]] ''Matteo Ricci'' al la ĉina imperia kortumo kaj permesis certagrade [[kristanigo|misii pri kristanismo]] en Ĉinio. La imperiestron tamen ne vere interesis la religio, sed la teknikaj inventaĵoj kiujn kunportis la eŭropanoj, ekzemple [[horloĝo]]j kaj [[astronomio|astronomiaj instrumentoj]]. Inter alie li taskigis la italan jezuiton pri reformo de la ĉina kalendaro.
{{Antaŭuloj-Posteuloj
Linio 20 ⟶ 21:
|POSTEULO=''Tai Ĉang''
}}
{{Projektoj}}
{{Bibliotekoj}}
{{Vivtempo}}
|