Romia Respubliko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedoj: Malfarita Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo
ne vandalu!/Malaprobis la tekstan ŝanĝon (de 46.153.72.28) kaj restarigis version 7076994 de Ĝakomo
Etikedo: permana malfaro
Linio 1:
[[File:Julius Caesar - Illustration from Cassell's History of England - Century Edition - published circa 1902.jpg|thumb|[[Julio Cezaro]], el la busto en la [[Brita Muzeo]], en ''Cassell's History of England'' (1902).]]
La '''Romia Respubliko''' ([[-509]] al [[-27]]) estis la etapo de [[Romio]] kiaسmkiam ĝi estis [[respubliko]]. Dum la jaro [[-509]], post la [[seksatenco kontraŭ Lukrecia]], la romianoj forigis la reĝon (kiu ne estis romano, sed etruskano) kaj starigis la Respublikon. La ĉefaj organoj de la registaro estis la [[Senato]] de riĉaj bienistoj, kaj la du [[Konsulo (Romia historio)|Konsuloj]], elektitaj por unu jaro. Sed ankaŭ la popolo, per la [[tribunuso]]j kaj voĉdonadoj, havis potencon. La ekvilibro inter la popolo ([[plebo]]j) kaj la grandaj bienistoj (la [[patricio]]j) estis tre grava, ĉar multaj aliaj ŝtatoj ruiniĝis kiam la riĉularo aŭ la popolo gajnis tro da potenco kaj detruis la esperon kaj vivon de la alia. Tiu ekvilibro ne estis paca, atingitis post akraj luktoj de la plebo, estis ofte manipulata de la riĉuloj (pli poste, la riĉigita parto de la plebo kaj la patricoj, alia klaso grava estis la kavaliroj).La privatigo de konkeritaj terenoj fare de la riĉuloj kontraŭ la mizeriĝo de la etbienistoj proletariĝintaj instigis la [[Graĥoj]] Tiberius, kaj poste Kaius je provi reformoj, sed la riĉula klaso kripligis iliajn penojn kaj fine mortigis ilin.
 
Komence la [[censoro]]j nur devis anstataŭi la konsulojn kiel popol-listigistoj. Do ili apartigis la popolanojn laŭ triboj kaj centurioj, kaj enskribis la novaj civitanojn. Por tion fari, unu el la censoroj kunvokis la popolon en la Marsan kampon. Kune de la popola listigo ili ekzamenis la ĉevalistojn (''recognitio equorum'', ekzameno la ĉevalojn). Poste ili ankaŭ elektis la senaton (''lectio senatus''). Per tiu povo ili rapide ricevis la ekzamenon de la moroj (''cura morum''): ili povis eligi senatanojn el la senato aŭ ĉevalistojn el la ĉevalistaro (tre pova en la centuriaj komicoj), pro ties malbonaj moroj.