Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 61:
==Saluton==
Gratulon pro tiom ampleksaj artikoloj, kvankam por korekti mi preferas ne tiom longajn artikolojn ;-). Mi korektetis artikolon [[Protohistorio de la Proksima Oriento]]. Ekzemple foje vi havas kutimon anstataŭi esperantigitajn nomojn per la anglalingva literumado, ekzemple [[Ĥabur]] al Khabur; tion mi sisteme nuligis, plej grave ĉar eĉ se estas tre internacia la literumado Khabur, tio devenas de areo kie oni parolis/parolas lingvon nek anglan nek eĉ skribitan per latina alfabeto, pro kio endas uzi nur la jam registritan esperantlingvan literumadon. Mi nuligis ankaŭ nenecesajn spacojn antaŭ interpunkcio. Mi plej ofte anstataŭas la uzadon de -as tensoj por historiaj aferoj per -is tensoj. En multaj lingvoj uzado de -as por pasinteco eblas, sed ne tiom ĝustas en Esperanto. Mi ankaŭ ŝanĝis el ni al oni, ĉar subjektiveco havas lokon eble en eseo, sed ne en enciklopedio. Mi nuligis ankaŭ strangajn disponojn en du ligiloj de la sama koncepto ekzemple iu jaro kondukante dufoje al sama loko; eble tio estis aŭtomataj rezultoj de rapida tajpado. Mi supozas, ke vi neintence volis ŝanĝi jarojn a.K. (esperanta literumado) al a.C. (ĉu itala literumado?). Mi ŝanĝis "polo" al "poluso", kion certe vi celis, ĉar polo estas el Pollando. Preskaŭ fine de la artikolo mi trafis troajn citilojn sen indiko de referencoj; tamen pro nescio de solvo mi lasis tion sentuŝe. La kategorioj aperis fuŝe ĉar estis Kategorio:Category. Eble tiu longa listo de korektoj helpos vin en venontaj artikoloj kaj evitos mian korektolaboron, kiu povos esti uzata en aliaj artikoloj. Dankon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 12:59, 14 dec. 2020 (UTC)
 
==Krampoj==
Saluton. Unu krampo en citaĵo signifas, ke tiu parto ne estis en la origina teksto, sed oni aldonis tion por pli bona kompreno; do tial mi malfaris vian duobligon en [[Ligurio (gemo)]].--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 01:50, 2 feb. 2021 (UTC)