'''Kaŭkazo''' aŭ '''Kaŭkazoj''' ({{lang-ka|კავკასიონი}} [Kavkasioni], {{lang-ru|Кавказ}} [Kafk'''a'''s]) estas montara sistemo inter la [[Nigra Maro|Nigra]] kaj [[Kaspia Maro|Kaspia maroj]], kiu dividas Kaŭkazian regionon en du partojn: [[Norda Kaŭkazio|norda]] kaj [[Suda Kaŭkazio|suda]]. La antikvaj araboj nomis la Kaŭkazon ''djabal al-asun'' aŭ 'monto de lingvoj'<ref>(nl) [[Erika Fatland]], ''De Grens'' (La landlimo), p. 344, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).</ref>, ĉar KakaŭzoKaŭkazo estas ne nur loko, kie oni parolas la plej multajn lingvojn proporcie al la surfacoareo, sed ankaŭ unu el la lokoj, kie loĝas la plej multaj popoloj en la mondo.