Passiflora quadrangularis: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(formatigo de titoloj, +Projektoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj)
 
{{Taksonomio
|nomo = badeobarbadeno , gigantgrenadilo
|dosiero = Badea.jpg
|dosiero larĝo = 240px
|komunejo = Passiflora quadrangularis
}}
'''''Passiflora quadrangularis''''' aŭ '''badeobarbadeno''' havas la plej grandajn [[frukto]]jn de la [[Pasifrukto|pasifloro]]j. Tial ili nomiĝas ankaŭ '''gigantgrenadilo'''. La ekzaktan originon de la planto ne estas konata. oni supozas ke ĝi venas el la nordokcidento de [[Sudameriko]]. Ĝi ankaŭ kreskas sovaĝe en [[Havajo]], [[Samoo]], [[Fiĝio]] kaj [[Aŭstralio]].
 
La [[grimpoplanto]] povas kreski ĝis 45 m. La [[tigo]]j estas flugilhavaj, glataj aŭ kvareĝaj (=''quadrangularis''). La ĝis 30 cm longaj [[grimpotigo]]j havas en la akseloj [[subtenfolieto]]jn. La folitigo estas ĝis 7 cm longa. La [[folio]]j estas alternesidaj, larĝaj, nelobaj, ovalaj, glatrandaj 8-25 x 7–15 cm grandaj kaj havas 10–12 flankajn nervojn ĉiuflanke de la folio. La unuopaj florojbarbadenofloroj estas ĝis 5,3 cm longaj. La [[floro]] estas la pligrandigita formo de la floro de ''[[Passiflora alata]]''. Ĝi estas 12-12,5 cm larĝa rozea, purpra, violkolora kaj blanka. La [[sepalo]]j estas ĝis 4,7 x 2,5 cm grandaj. La [[petalo]]j estas ĝis 4,7 x 2 cm granda. La [[krono (pasifloracacoj)|krono]] konsistas el kvin ĝis ses vicoj, kiuj estas striataj lile kaj blanke. La plej eksteraj vicoj estas 4–7 cm longaj kaj ondaj. La plej internaj vicoj estas 0,1-0,4 cm longaj.
 
La maturaj fruktoj estas helverdaj, longaj – ovalaj 20-30 x 10–15 cm grandaj kaj ĝis t 4 kg pezaj. La frukto havas dikan [[ĉirkaŭfrukto]]n. La interno estas plena je pala – blanka fruktokarno kaj ĝis 1,25 cm longaj, oval- okataj lila-brunaj [[semo]]j ene. Male al la aliaj fruktoj de [[pasifloro]] ne nur la la fruktokarno estas manĝebla, sed ankaŭ la perikarpo. La fruktokarno kaj la perikarpo estas relative sengustaj.
3 434

redaktoj