Józef Czapski: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 4:
 
== Skizo de biografio ==
Li komencis studi [[juronjuro]]n en [[Sankt-Peterburgo]]. Septembre 1917 soldatiĝis en la 1-a [[Regimento]] de [[Kavalerio]], estiĝanta en [[Minsk]]. Oktobre 1918 eniris al Akademio de [[Belartoj]] en [[Varsovio]], sed baldaŭ foriris kun tasko trovi perditajn kavalerianojn de la regimento. Li batalis en [[pola-bolŝevika milito]] 1919-1921 kaj ricevis Ordenon [[Virtuti Militari]]. En la jaroj 1921-1924 daŭrigis studojn en [[Akademio]] de Belartoj en [[Krakovo]], i.a. ĉe Józef Pankiewicz. De 1924 ĝis 1931 restis kun grupo de koloristoj (i.a. kun Jan Cybis kaj Zygmunt Waliszewski) en [[Parizo]]. En la 30-aj jaroj en Varsovio, kie kunlaboris i.a. kun "Głos Plastyków" kaj "Wiadomości Literackie".
 
[[Invado en Pollandon|Septembre 1939]] soldatiĝis, la 27-an de septembro estis malliberigita en Chmielek ([[distrikto Biłgorajski]]). Dum la [[dua mondmilito]] restis en prizonoj de [[NKVD]] por polaj [[militkaptito]]j – internigita en [[Starobilsk]], Pavliŝĉev Bor kaj [[Grjazovec]] apud [[Vologda]]. Liberigita en 1941 laŭ pakto [[Władysław Sikorski|Sikorski]]-Majski, eniris al formiĝanta en Tockoje [[Pola Armeo en Sovetunio]] (Armeo de Anders), kie okupiĝis (ĝis aprilo 1942) pri senefika serĉado en [[Sovetunio]] de "perditaj" [[poloj|polaj]] [[oficiro]]j, kiel montriĝis aprile 1943 – [[viktimo]]j de la [[masakro de Katin]]. Poste li iĝis ĉefo de apudstaba Fakultato de Propagando kaj Informado, respondeca pri kulturaj-klerigaj aferoj en la armeo. Li kunredaktis unuajn numerojn de "Orzeł Biały" (Blanka Aglo). Trapasis itineron de la 2-a Korpuso tra [[Proksima Oriento]] ĝis [[Italio]], kie partoprenis italan kampanjon. Józef Czapski partoprenis, kiel delegito de pola registaro en [[ekzilo]], en internacia komisiono esploranta katinan murdon. Siajn travivaĵojn li priskribis en libroj ''Wspomnienia starobielskie'' (Rememoroj de Starobilsk) kaj ''Na nieludzkiej ziemi'' (Sur nehoma tero). Ekde 1946 en Parizo, kie kunredaktis monatrevuon [[Kultura]] (de 1947 ĝis la morto loĝis en la domo de redaktado de la revuo en Maisons-Laffitte ĉe Avenue de Poissy 91). Siajn artikolojn kaj [[eseo]]jn publikigis krome en franclingvaj revuoj kiel ''[[Le Figaro]] Littéraire'', ''Preuves'', ''Gavroche'', ''Nova et Vettera'', ''Carrefour''. Li kunaranĝis Kongreson de Libereco de Kulturo en [[Berlin]] (1950).