Jilava: Malsamoj inter versioj

17 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 monatoj
sen resumo de redaktoj
(commons)
 
| Loĝantaro = 12.110 (en 2002)
}}
'''Jilava''' [ĵilava] estas komunumo en la [[distrikto Ilfov]] en [[Rumanio]]. Ĝi estas konata precipe pro la tiea sekurega pun-malliberejo (oficiala nomo ''Penitenciarul București'' = bagno Bukareŝto). Al la komunumo, kiu etendiĝas de la rando de [[Bukareŝto]] ĝis la ekstera rando de la distrikto Ilfov, apartenas krom la sidejo la vilaĝoj Mierlari kaj Odăile.
 
Jilava situas sude de Bukareŝto ĉe la nacia vojo DN 5 kaj ĉe la fervoja linio de Bukareŝto al [[Giurgiu]].
 
En la malliberejo aŭ lige kun ĝi okazis jenaj eventoj:
* En [[1938]] [[Corneliu Zelea Codreanu]] estis mallibera tie. En la nokto de la 29-a/30-a de novembro 1938 li kaj 13 pliaj anoj de la [[legiana movado (Rumanio)|legiana movado]] estis portitaj al la arbaro de [[Tâncăbești]] kaj tie sufokitaj, je la preteksto, ke ili provis eskapi.
* Je la 26-a/27-a de novembro [[1940]] anoj de la "fera gvardio" de la legiana movado mortigis 66 politikajn malliberulojn, por venĝi la mortigon de Codreanu.
* Je la 1-a de junio [[1946]] tie estis ekzekutita [[Ion Antonescu]], eksa ĉefministro kaj diktatoro.
 
{{commonscat|Jilava}}
Sennoma uzanto