Pere Calders: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Pere CALDERS''' (naskiĝis [[1912]], mortis [[1994]]) estis [[Katalunio|kataluna]] verkisto.
 
Naskiĝinte en [[Barcelona]], li studis pentrarton kaj desegnarton, laboris en reklamagentejo, laboris kiel ĵurnalisto kaj faris bildajn ŝercojn en la gazetoj ''El diario mercantil'', ''Avui'' kaj ''L'esquella de la torratxa'', ĉi-lastan li direktoris kun sia amiko kaj verkisto Avel·lí Artís Gener. En [[1936]] li publikigis la romanon ''La glòria del doctor Larén'' kaj la novelaron ''El primer arlequí''. En liaj verkoj ĉefrolas la absurdo kaj la hazardo. Dum la hispania milito ([[1936]]-[[1939]]) Calders kunlaboris por politikaj publikaĵoj kaj aliĝas al la respublika armeo, kie li laboris kiel kartografo en [[Teruel]]. El tiuj spertoj li verkis la romanon ''Unitats de xoc''. Post la milito la kataluna verkisto forvojaĝis en [[Meksiko]]n, kie li ekrilatis kun aliaj katalunaj elmigrintoj kiel la poeto [[Josep CARNER]], pri kiu li poste verkis [[biografio]]n.
 
En Meksiko Calders pasigis 23 jarojn kaj neniam li adaptiĝis al meksika vivmaniero, ĉar li ĉiam deziris reveni en Katalunion. En la amerika lando li laboris por la eldonejo ''Uteha'', kaj ankaŭ kunlaboris en revuoj faritaj de katalunoj rifuĝintaj en Meksikon. Li daŭre verkis romanojn kaj novelojn, kaj aperigis siajn fikciaĵojn en Barcelono. En [[1955]] aperas la novelaro ''Cròniques de la veritat oculta'', en [[1957]] ''Gent de l'alta vall'', kaj en [[1959]] ''Demà a les tres de la matinada''.