Horst Stowasser: Malsamoj inter versioj

germana anarkiisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Horst Stowasser''' (* 1951-01-07 ĉe Wilhelmshaven; † 2009-08-30 en Ludwigshafen am Rhein) estis germana verkisto kaj anarkiisto. == Biografi..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:49, 7 feb. 2021

Horst Stowasser (* 1951-01-07 ĉe Wilhelmshaven; † 2009-08-30 en Ludwigshafen am Rhein) estis germana verkisto kaj anarkiisto.

Biografio

Partojn de sia junaĝo Horst Stowasser pasigis en Argentino, kie li vizitadis lernejon kaj kontaktiĝis kun la historia anarkiismo, engaĝiĝis politike kaj plurfoje estis arestita. Post sia abiturienta ekzameno en Argentino li komencis studadon de agronomio kaj romanistiko en Germanio. Li faris plurajn mondvojaĝojn kaj ekligis tiumaniere kontaktojn ĉirkaŭ la tuta terglobo.

En Germanio li fondis en 1971 la anarkiisman centrejon por dokumentado en Wetzlar, poste renomita AnArchiv kaj troviĝanta nuntempe en Neustadt an der Weinstraße. Ĝi proponas ampleksan kolekton de dokumentoj, periodaĵoj kaj literaturo pri la anarkiismo kun ĉefa emfazo je germanlingvaĵoj.[1]

Komence de la 1980-aj jaroj li fariĝis konata pro la proceso rilatanta al la citaĵo de Kurt Tucholsky: “Soldatoj estas murdistoj”.

En 1985 li publikigis libron, en kiu li proponis novan formon de “projekta anarkiismo”. Tiu tielnomata Projekt A celis ankri liberecanajn projektojn en la ĉiutaga vivo de malgranda urbo. Tiun ideon oni ekrealigis praktike ekde 1989. En Neustadt an der Weinstraße, kie Stowasser mem kunlaboris, kaj ankaŭ en du pliaj lokoj kaj eksterlande oni komencis la realigadon. Post krizo meze de la 1990-aj jaroj oni nun laboras ene de diskutprocezo je la pludaŭrigo de la projekto. Stowasser plu loĝis tie kaj konstruis loĝan kaj vivan projekton, en kiu oni celis loki ankaŭ la AnArchiv.

Li mortis la 30-an de aŭgusto 2009 en malsanulejo de Ludwigshafen je la sekvoj de sepso.

Pensado

Horst Stowasser pledis por projektorientita laboro kaj ne por iu el la teoriaj tendencoj de la anarkiismo. La “projektanarkiismo” celis krei labor- kaj loĝeblecojn en kolektiva memadministrado. En la loĝurbo de Stowasser, Neustadt, ekzistis antaŭ la krizo de la projekto meze de la 1990-aj jaroj 14 memadministrataj entreprenoj, el kiuj proksimume duono ĝis hodiaŭ travivis kaj estas kunigitaj en la “Werk Selbstverwalteter Projekte und Einrichtungen” (WESPE) [Instituto de Memadministrataj Projektoj kaj Establoj]. “Oni provas konstrui kaj kunretigi memadministratajn, nealcentrigitajn, ekologiajn kaj liberecanajn strukturojn, kiuj efikas ekonomie, kulture kaj politike”.[2] La lasta projeko estis la memadministrota plurgeneracia loĝprojekto Eilhardshof en la Mietshäuser Syndikat [sindikato de ludomoj], administrota kiel konstruaĵmonumento kolektive en komuna proprieto kaj konsistonta krom el komunaj ĉambroj ankaŭ el unuopaj loĝejoj. Ĝi estis financita per rektaj kreditoj, sed devis anonci nesolventecon en aŭgusto 2010.

Verkoj

  • 1973: Horst Stowasser: Der Aufstand der Kronstädter Matrosen. An-Archia, Wetzlar 1973
  • 1979: Horst Stowasser: Die Machnotschina. Der Kampf anarchistischer Rebellen für eine freie Gesellschaft in der Ukraine, 1917–1922. 2-a eldono. An-Archia, Wetzlar 1979
  • 1992: Horst Stowasser: Das Projekt A. 1-a eldono. An-Archia, Wetzlar 1985
  • 1995: Horst Stowasser: Freiheit pur. Die Idee der Anarchie, Geschichte und Zukunft. Eichborn Verlag, Frankfurt am Main 1995 (ISBN=3-8218-0448-3; enrete ĉe archive.org)
  • 2003: Horst Stowasser: Leben ohne Chef und Staat. Träume und Wirklichkeit der Anarchisten. 14-a eldono. Karin Kramer Verlag, Berlin 2003 (ISBN=3-87956-120-6; enrete ĉe archive.org)
  • 2006: Horst Stowasser: Anti-Aging für die Anarchie? Das libertäre Barcelona und seine anarchistischen Gewerkschaften… Eine Reportage. Edition AV, Lich 2006 (ISBN=978-3-936049-72-5)
  • 2007: Horst Stowasser (editorita de Murray Bookchin, D. Liguri, H. Stowasser): Proyecto A (en la antologio La utopía es posible. Experiencias posibles). Tupac, Buenos Aires 2007
  • 2007: Horst Stowasser: Anarchie! Idee, Geschichte, Perspektiven. 2-a eldono. Edition Nautilus, Hamburg 2007 (ISBN=978-3-89401-537-4): enrete ĉe archive.org, nova eldono de Freiheit pur)
  • 2009: Horst Stowasser (kun Ch. Gauglitz): Auf den Spuren des Glücks. Eine leicht anarchische Genussreise durch Frankreich. Edition Strasser, Albersweiler 2009 (ISBN=978-3-940668-15-8)

Literaturo

  • Projekt A / Plan B. Ein Gespräch mit dem Schriftsteller Horst Stowasser; en: Bernd Drücke (eld.): Ja! Anarchismus. Gelebte Utopie im 21. Jahrhundert, Karin Kramer Verlag, Berlin 2006, ISBN 3-87956-307-1, p. 233–247.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Was ist das AnArchiv?. anarchiv.de. Alirita 2020-07-10.
  2. Bernd: Projekt A / Wespe / Selbstverwaltete Betriebe; anarchismus.de