Flugfolio "Detronigi Faŝistan Diktatoron!": Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Flugfolio "Detronigi Faŝistan Diktatoron!"''' ([[rusa lingvo|ruse]]: "Сбросить фашистского диктатора") estis skribita en jaro [[1938]] fare de du [[Sovetunio|sovetaj]] [[fiziko|fizikistoj]] Moisej Korec kaj [[Lev Landau]]. En ĝi ili arde kritikis reĝimon de [[Stalin]] pro troaj represioj kaj eĉ direkte komparis lin kun [[Hitler]]. Por tiu tempoTiutempe tia sorto de propagando ŝajnis nepenseblaneimagebla. Eĉ pli interese estas ke la kritiko estis de forte [[socialismo|socialistaj]] pozicioj. Eble, tio estis unu el plej fruaj dokumentoj kiuj rekte akuzas Stalin-on je perfido de la [[Oktobra Revolucio]] kaj ideoj de socialismo vera. Eĉ pli interese estas ke solaj aŭtoroj de la teksto estas du fizikistoj, kiuj neniel povis kontakti iujn [[trockiismo|trockiistojn]] aŭ alian opozicion (kiu, plue, preskaŭ ne ekzistis en [[Sovetunio]] en tiu tempo).
 
La aŭtoroj vokis sovetajn laboristojn organizi kaj aliĝi al mita Kontraŭfaŝista Laborista Partio, kiu luktu kontraŭ stalina faŝismo. Tiu [[partio]] vere neniam ekzistis. Oni ne certas ĉu Korec kaj Landau vere celis krei opozician partion aŭ ili nur volis disvastigi propagandon inter soveta popolo. La flugfolion ili planis disdoni dum ferio de [[1-a de majo]], sed [[NKVD]] iel eksciis pro tio kaj ambaŭ estis arestitaj. Landau restis dum jaro en malliberejo kaj poste estis liberigita pro forta protekto fare de [[Pjotr Kapica]]. Korec restis en malliberejo ĝis morto de [[Stalin]] kaj poste verkis por ĵurnalo Природа (''Naturo'') kaj vivis ĝis [[Perestrojko]].