Libera Folio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aktualigo
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
La ideo pri la fondo de la sendependa movada bulteno Libera Folio aperis en la unua semajno de aprilo 2003, tuj post la protesta demisio de la konstanta kongresa sekretario de UEA, [[Nikola Rašić]]. La demisio estis unu el la kulminoj de la tiama krizo en la ĉefa Esperanto-organizaĵo de la mondo. La demisio ankaŭ aparte akre sentigis la mankon de fidindaj, aktualaj informoj kaj komentarioj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado. Ene de semajno post la apero de la ideo, la 11-an de aprilo, Libera Folio aperis en la reto kun tri artikoloj pri la temo "Nikola Rašić forlasis la Centran Oficejon". La oficiala lanĉotago estis la 12-a de aprilo, kiam estis dissendita komuniko pri la nova reta bulteno. Baldaŭ aperis en la esperanta gazetaro ankaŭ la unuaj komentoj pri Libera Folio.
 
De la komenco ĉefredaktis ĝin Kalle Kniivilä. Teknika respondeculo de 2004 ĝis 2016 estis Jan-Ulrich Hasecke. En septembro 2018 [[Jukka Pietiläinen]] alprenis portempe la redaktorecon pro nova laborposteno de Kniivilä<ref>2018-07-27 - Jukka {{aŭt|Pietiläinen}}, [https://www.liberafolio.org/2018/07/27/kalle-kniivila-forlasos-liberan-folion/ «Kalle Kniivilä forlasos Liberan Folion»], ''Libera Folio''</ref>. Tiu ĉi en januaro 2020 denove reprenis la ĉefredaktorecon ĝis nuntempe.<ref>[http://pola-retradio.org/2021/02/e_elsendo-el-la-02-02-2021/ Intervjuo en Pola Retradio]</ref>
== Kritikoj ==
La artikoloj de Libera Folio ne ĉiam estas favore akceptitaj. Ofte oni kritikas la bultenon pro "skandalemo", kiam ĝi laŭ sia devizo provas "sobre kaj kritike prilumi aktualajn evoluojn en la Esperanto-movado".