Ada Fighiera-Sikorska: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
saed abbasi IRANO
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
Ada Fighiera-Sikorska: redaktorino de "[[Heroldo]]"
===============================================
 
Ada Fighiera-Sikorska naskiĝis en Siedlce ([[Pollando]]) [[la 26-an de januaro]]
[[1929]], vivis kaj studis en [[Varsovio]] ĝis la milit-eksplodo, en [[1939]], kiam
la lando estis atakata samtempe de la tiamaj [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]].
Tiam, la [[familio]] fuĝis al Llov (orienta Pollando), kiun la patro, la
generalo Sikorski, havis la taskon defendi. Post la [[kapitulaco]] de
Pollando, la familio kun la pola civila [[loĝantaro]] estis internigita en
[[Siberio]], kie Ada vizitis rusan bazan lernejon: la patro, kune kun 10 000
aliaj polaj oficiroj estis murdita de la ruĝa armeo en la arbaro de
Kattyn (Pollando).
 
Danke al interkonsento kun Britujo[[Britio]], en 1941 [[Sovetunio]] liberigis la 2
milionojn da polaj internigitaj civiluloj, kaj en 1942 Ada kun la patrino
kaj la fratino rajtis veturi tra [[Samarkando]] al [[Persio]], unue al [[Teherano]],
poste al [[Isfahano]], kie ŝi vizitadis polajn lernejojn ĉe la lokaj polaj
setlejoj. Inter [[1945]] kaj januaro [[1948]] ŝi loĝis kun aliaj polaj
rifuĝintoj en Libano, Beiruto; samjare ŝi plenumis kun siaj samklasanoj
polan maturec-ekzamenon en [[Britio]] kaj novembre ŝi revenis al [[Pollando]]
post okjara foresto.
 
Fininte la fakultaton pri [[slavistiko]] kaj specialiĝinte pri [[ĵurnalismo]]
en la [[Universitato]] de Varsovio, Ada eklaboris ĉe eldonejo. En [[1956]],
[[Julio BaghyBAGHY]] gvidis kursojn en Varsovio kaj Ada estis ŝia fervora
lernantino. Tiam komenciĝis ŝia amo al [[Esperanto]], kiu daŭris la tutan
vivon.
 
En [[1958]], antaŭ la jubilea [[UK]] en Varsovio, ŝi estis vic-prezidantino de
la Varsovia E-societo kaj kunfondis la Esperanto-redakcion de la pola
radio: tiam ŝi ekkonis en la pola ĉefurbo sian estontan edzon, kiu kiel
KKS loĝis konstante en la kongres-urbo por prepari la UK. En 1960 ŝi
edziniĝis al G.C. Fighiera en [[Bruselo]] kaj la postan jaron kunlaboris kun
li en la organizo de la UK en Harrogate (Britio).
 
En [[1962]] Ada transprenis de [[Teo JungJUNG]] la gazeton "[[Heroldo de Esperanto]]",
kiun ŝi redaktis ĝis sia forpaso dum 36 jaroj: unue, dum 17 jaroj en
Bruselo, poste, dum 9 jaroj en [[Madrido]], fine, ek de 1988, en [[Torino]].
 
Ada Fighiera-Sikorska partoprenis en grandega kvanto da internaciaj,
naciaj kaj lokaj kongresoj kaj kunvenoj, ĉie aktivis, instruis kaj
prelegis. Ŝi estis membro de TEĴA, EVA, de la Esperanta [[PEN-KLUBO]] kaj
honora membro de UEA. La Internacia PEN-Klubo ĵus akceptis inkluzivi
ŝin en la liston de la meritaj anoj, pri kiuj la PEN-Mondkongreso