Bartolomeu Dias: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Kiel junulo li frekventis kursojn de [[matematiko]] kaj [[astronomio]] en [[Lisbono]] kaj soldatservis en la fortikaĵo ''São Jorge da Mina''.
 
[[Dosiero:Dias_statue_(cropped),_Cape_Town.jpg|thumbnail|maldkestre|Monumento al Dias en [[Kaburbo]].]]
 
En [[1481]] li akompanis la navigiston ''Diogo de Azambuja'' dum ekspedicio al nuna [[Ganao]] (tiam "ora bordo"). Mallonge poste li iĝis kortega kavaliro, superulo de la reĝaj magazenoj kaj velmajstro de la militŝipo ''São Cristóvão''.
 
En 1486 reĝo [[Johano la 2-a (Portugalio)|Johano la 2-a]] de Portugalio komisiis al Dias ĉirkaŭiri Afrikon sude kaj trovi la regnon de la mita kristana reĝo [[Pastro Johano]], pri kiu ekzistis freŝaj informoj de ''João Alfonso da Aveiro''. La reĝo deziris establi amikajn rilatojn kun tiu regno.
 
[[Dosiero:Dias_statue_(cropped),_Cape_Town.jpg|thumbnail|Monumento al Dias en [[Kaburbo]]]]
Post dekmonata preparo Dias ekvojaĝis en aŭgusto [[1487]] kun du [[karavelo]]j kaj unu provizaĵa ŝipo. Li veturis unue al la buŝo de rivero [[Kongo]], trovita en 1486 de Diogo Cão kaj [[Martin Behaim]], de tie li laŭiris la afrikan marbordon de [[Angolo]] kaj [[Namibio]] kaj venis al [[Walvisbaai]]. Fine de decembro 1487 li atingis lokon proksiman al la buŝo de rivero [[Oranjo]] kaj starigis ŝtonan kolonon, nomante la lokon ''Angra dos Voltas''. En januaro, fore de la marbordo, ŝtormo lin tenis dum 30 tagoj; li preterpasis la [[Bonespera Kabo|Kabon de Bona Espero]] sen vidi ĝin.